El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prezidento de Burkino: la sukcesaj spertoj de Ĉinio povas gvidi disvolvadon de Afriko

| 2018-08-28
Bookmark and Share


    Antaŭ vojaĝo al Ĉinio por partopreni en la Pintkunveno de Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo, Roch Kaboré, prezidento de Burkino, ricevis komunan intervjuon de ĉinaj amaskomunikiloj en Vagaduguo. Li diris, ke Ĉinio fariĝis la monde dua plej granda ekonomia ento pro la laboremo de sia popolo, ĝusta gvidado de siaj gvidantoj kaj klara projekto de disvolvo. Estas esperinde, ke la sukcesaj spertoj de Ĉinio povos gvidi la disvolvadon de Afriko.


    Kaboré diris, ke ĉi-foja vizito al Ĉinio havas gravan signifon por pliigo de la kunlaboroj de Ĉinio kun Burkino kaj aliaj okcident-afrikaj landoj. Li esperas plifortigi la rilatojn inter Burkino kaj Ĉinio surbaze de egaleco kaj reciproka profito. La kunlaboroj inter ambaŭ flankoj pri komerco, popola vivo, sekureco, energio kaj aliaj kampoj havas vastan perspektivon, kaj la kunlaboroj devas esti laŭeble vastaj.


    Kaboré pozitive taksis la iniciaton "La Zono kaj Vojo". Li diris, ke la iniciato povas akceli la komercajn interŝanĝojn inter diversaj landoj kaj prosperigi ĉiujn landojn. Li kaj Burkino plenforte subtenos la iniciaton. Li emfazis, ke ĉina koncepto pri homara komunumo de komuna estonteco ankaŭ havas gravan signifon: ĝi povas antaŭenpuŝi kunlaborojn kaj disvolvojn de afrikaj landoj kaj Ĉinio. La kunlaboroj inter Afriko kaj Ĉinio estas realaj kaj ĉiutage evoluas. De tio profitas ambaŭ popoloj. Afriko daŭre persistos en kunlaboroj kun Ĉinio.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments