【E-Radio】Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo: plifortigo de kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko

| 2018-08-28
Bookmark and Share


    Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


    – Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo: plifortigo de kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko.


    – La unua rubaĵ-energia centralo de Etiopio estas finkonstruita de ĉina kompanio.


    – Degeloj en norda poluso rapidigas ellasadon de forcejaj gasoj.


    – Disigitaj familianoj sur korea duoninsulo renkontiĝis.


    La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.


    – Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo: plifortigo de kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko.


    La pekina pintkunveno de Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo okazos en septembro. Retrorigardante la disvolviĝon de ĉin-afrika kunlaboro en la lastaj jaroj, homoj el diversaj afrikaj rondoj deklaris, ke la ĉin-afrika kunlaboro estas plene fruktodona, kaj la pintkunveno antaŭenigos plu la ĉin-afrikajn solidarecon kaj kunlaboron por man-en-mane konstrui pli striktan ĉin-afrikan komunumon de komuna estonteco.


    – La unua rubaĵ-energia centralo de Etiopio estas finkonstruita de ĉina kompanio.


    La 19-an de aŭgusto, la unua rubaĵ-energia centralo de Etiopio, Reppie-centralo, en Adis-Abebo, estis finkonstruita de ĉina kompanio. Partoprenis en la finkonstrua ceremonio etiopia prezidento Mulatu Teshome kaj ĉina ambasadoro en Etiopio Tan Jian. La centralo povas pritrakti 1400 tunojn da rubaĵoj en unu tago kaj produkti 185,000 megavat-horojn da elektro en unu jaro.


    – Degeloj en norda poluso rapidigas ellasadon de forcejaj gasoj.


    Laŭ Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio de Usono, degelo de tundroj kaj ellaso de forcejaj gasoj estis rapidigitaj pro abrupta degelo en norda poluso. La kvanto de paleokarbono ellasita dum abrupta degelo estas inter 125% kaj 190% pli multe ol tiu ellasita per normala degelo. En la frostigita grundo de la norda poluso kuŝas la plej granda rezervo de organika karbono en la mondo, kaj varmiĝo vekas mikroorganismoj en tiu grundo, kiuj digestas organikan materion kaj ellasas karbon-dioksidon kaj metanon.


    – Disigitaj familianoj sur korea duoninsulo renkontiĝis.


    La 20an de aŭgusto, posttagmeze, disigitaj parencoj de Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Korea Respubliko renkontiĝis ĉe Monto Kumgang. 89 homoj el Korea Respubliko renkontiĝis kun siaj familianoj el KDPR post preskaŭ 70 jaroj. La renkontiĝo estas grava realigo de Panmunĵona Deklaro, subskribita de ambaŭflankaj gvidantoj en la 27a de aprilo.


    Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments