El Popola Ĉinio>头条新闻>

Renkontiĝo de disigitaj parencoj de KDPR kaj Korea Respubliko utilas al plibonigo de la duflankaj rilatoj

| 2018-08-28
Bookmark and Share

    La 26-an de aŭgusto, finiĝis la 21-a renkontiĝo de disigitaj parencoj de Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Korea Respubliko. Tio estis refoja renkontiĝo post tri jaroj.  



    Fakuloj rimarkigis, ke ĉi-foja renkontiĝo estas grava paŝo de la du flankoj por efektivigi la "Panmunĵonan Deklaron", kiun subskribis la gvidantoj de la du landoj en aprilo. Tio ne nur helpas firmigi konfidon inter KDPR kaj Korea Respubliko kaj plibonigi la interrilatojn, sed ankaŭ kreas pozitivan atmosferon por la intervidiĝo de la duflankaj gvidantoj, kiu okazos en septembro.   


    Laŭ la duflanka interkonsento, ĉi-foja renkontiĝo de disigitaj parencoj estis okazigita dufoje ĉe Monto Kumgang en KDPR. De la 20-a ĝis la 22-a de aŭgusto, 89 homoj el Korea Pespubliko renkontiĝis kun siaj parencoj en KDPR, dum de la 24-a ĝis la 26-a, 83 personoj el KDPR renkontiĝis kun siaj parencoj en Korea Respubliko.


    Popolanoj de Korea Respubliko donis gravan atenton al la renkontiĝo kaj opinias, ke la okazaĵo helpas plibonigi nord-sudajn rilatojn de la korea duoninsulo. Profesoro de la Instituto pri Ekstrema Oriento de Kyungnam-Universitato en Korea Pespubliko, opinias, ke la renkontiĝo helpas du flankojn starigi reciprokan fidon, kaj ankaŭ reflektas la volon de ambaŭ flankoj por efektivigo de la Panmunĵona Deklaro.


    Laŭ fakuloj, ĉi-tiu renkontiĝo ne nur plifortigis la komunikadon inter ambaŭ registaroj, sed ankaŭ mallongigis psikologian distancon inter la du popoloj, kaj utilas por plue akceli reciprokajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn. Krome, la okazaĵo kreis bonan etoson por renkontiĝo de la duflankaj gvidantoj en septembro kaj metis bazon pri publika opinio.



    Krom ĉi-foja renkontiĝo de disigitaj parencoj, la registaro de Korea Respubliko ankaŭ planas adopti aliajn rimedojn por antaŭenigi la efektivigon de Panmunĵona Deklaro. Samtempe, KDPR-a flanko ankaŭ substrekas la gravecon de la deklaro. Antaŭvide, la rilatoj inter Korea Respubliko kaj KDPR daŭre pliboniĝos.


    Moon Jae-in, prezidento de Korea Pespubliko, diris en la 20-a de aŭgusto, ke li intencas plue antaŭenigi regulajn kaj diversecajn renkontiĝojn de disigitaj parencoj, inkluzive de organizado de video-renkontiĝoj, establo de mekanismo pri komunikado de apartigitaj familioj, kaj permeso al disigitaj familioj transiri la landlimon por viziti siajn familianojn.


Redaktoro: Kang Caiqi   


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments