El Popola Ĉinio>头条新闻>

Monda Turisma Organizo: ĉinoj elspezis plej multe en la mondo pri turismo eksterlande

| 2018-08-30
Bookmark and Share


    La 27an de aŭgusto, Monda Turisma Organizo de UN (MTOUN) publikigis la raporton Turismaj Elstaraĵoj de MTOUN en 2018. Laŭ statistiko, la totala enspezo de monda turismo en 2017 estis 1.34 duilionoj da usonaj dolaroj, 94 miliardoj da usonaj dolaroj pli multe ol 2016, interalie la elspezo de ĉinaj turistoj okupis preskaŭ kvinonon de la tuto. En 2017, la nombro de turistoj, kiuj vojaĝis eksterlande, atingis 1.323 miliardojn, kun kresko je 7%, t.e. ĉirkaŭ 84 milionoj da homoj, kompare al la antaŭa jaro. Tio estas la plej granda kresko ekde 2010. Enspezo de internacia turismo altiĝis je 5% en 2017. Krom la turisma elspezo je 1.34 duilionoj da usonaj dolaroj, turistoj ankaŭ elspezis 240 miliardojn da usonaj dolaroj pri internacia veturado, do, finfine, la totala enspezo el monda turismo kreskis al 1.58 duilionoj da usonaj dolaroj, ekvivalentaj 4 miliardojn da usonaj dolaroj ĉiutage, je 7% de la totala sumo de monda eksportado.


    Laŭ la raporto, inter la plej grandaj turismaj merkatoj kaj cellokoj, Francio okupas la unuan lokon, Hispanio la duan, Usono kaj Ĉinio respektive la trian kaj kvaran. En 2017, la nombro de turistoj en Eŭropo kaj Afriko respektive kreskis je 8% kaj 9%. Rilate al turisma enspezo, Usono estas en la unua pozicio: kun 210.7 miliardoj da usonaj dolaroj, ĝi multe superis Hispanion, kun nur 68 miliardoj da usonaj dolaroj. Inter aziaj landoj kaj regionoj, Tajlando, Makao de Ĉinio kaj Japanio estas inter la dek, kiuj plej multe enspezas el turismo.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments