El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis agadon kontraŭ miopeco en infanoj

| 2018-08-30
Bookmark and Share


    Lastatempe, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke fruiĝo kaj populariĝo de miopeco estas la tendenco por infanoj, tio severe minacas la sanon de infanoj fizike kaj psike. Tio estas la granda afero rilata al la estonteco de niaj lando kaj nacio, ni devas doni atenton pri tio kaj ne devas neglekti ĝian pliiĝon. Xi Jinping emfazis, ke la tuta socio devas kune agadi por prizorgi la okulojn de infanoj, por ke ili havu brilan estontecon.


    Por efektivigi la paroladon de Xi Jinping, la Ministerio pri Edukado de Ĉinio, kune kun la Ŝtata Komisiono pri Sano kaj aliaj rilataj departementoj, faris sisteman planon por preventi kaj regi miopecon de infanoj kaj gejunuloj, kaj petis opiniojn de la publiko. La plano starigis periodajn celojn kaj klarigis la respondecojn de familioj, lernejoj, medicinaj organizoj kaj aliaj. Ĝi ankaŭ decidis okazigi regulajn kontrolojn pri la afero en la tuta lando. Baldaŭ la plano oficiale ekfunkcios.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments