El Popola Ĉinio>头条新闻>

Afrika amaskomunikilo: "La Zono kaj Vojo" daŭrigas la rakonton pri kunlaboro

| 2018-08-30
Bookmark and Share

    Antaŭ la okazigo de la pekina pintkunveno de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro, la niĝeria ĵurnalo Avangardo aperigis artikolon en la 24a de aŭgusto, kiu retrorigardas la historion kaj atingojn de ĉin-afrika kunlaboro kaj enkondukas la baldaŭan pekinan pintkunvenon.


    "La Zono kaj Vojo" daŭrigas la rakonton pri kunlaboro


    La artikolo diras, ke la baldaŭ okazonta pintkunveno, kun la temo "Ĉinio kaj Afriko: al pli forta komunumo de komuna estonteco per kungajna kunlaboro", kunigas la proponon de "La Zono kaj Vojo", la Celojn de UN pri Daŭripova Evoluigo por 2030 kaj Celojn de la Afrika Unio por 2063. Interalie, fervojo ankoraŭ estas grava parto de ĉin-afrika kunlaboro. La fervojo inter Adis-Abebo kaj Ĝibutio, ekfunkciigita en januaro 2018, simile al la fervojo inter Tanzanio kaj Zambio, kunligas la landon Etiopio kaj havenon en Ĝibutio, kaj antaŭenigas eksportadon de Etiopio.


Stacidomo de la fervojo inter Adis-Abebo kaj Ĝibutio


    Ankaŭ la kunlaboro inter Niĝerio kaj Ĉinio estas surbaze de projekto pri fervojo. Funkcias la fervojo inter Abuĝo kaj Kaduno kaj urba fervojo de Abuĝo, kaj la fervojo inter Lagoso kaj Ibadano estas konstruata. Ĉinio ankaŭ helpas en konstruado de la profundakva haveno Lekki, en Lagoso, kaj pligrandigo de la internacia flughaveno de Abuĝo. Interkonsento pri interŝanĝo de najro kaj juano estas grava mejloŝtono de la duflankaj rilatoj. La du flankoj disvolvos kunlaboron pri projekto de ajaokut-kadun-kana naturgas-dukto kun la longeco de 614 kilometroj.


    La artikolo rimarkigas, ke sendube la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro estas utila platformo. Afriko povas kunordigi kunlaboron kun Ĉinio per kolektiva interkonsiliĝo. Ĝi devas lerni de Ĉinio pri disciplino, koncentriĝo, patriotismo kaj preno de la popolaj interesoj kiel la bazo de politikofarado, kaj turni sin de dependo de ekstera mondo al memdisvolvo. Ĉinio helpis 700 milionojn da homoj liberiĝi de malriĉeco en mallonga tempo, tio estas ekzemplo por aliaj landoj. Malsame al okcidentaj landoj, Ĉinio nek serĉas hegemonion, nek partoprenas en konkurso por akiri sferojn de influo. Iuj okcidentaj landoj postulas, ke aliaj landoj subtenu ilin okaze de konflikto kun Turkio kaj Irano. Krome, Ĉinio klopodas konservi mondan ordon. Malsame al koloniistoj kaj nova okcidenta koloniismo, ĉinoj diras al ni, ke kandelo ne mallumiĝos pro ekflamigo de aliaj kandeloj, male ĝi faras la mondon pli hela.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments