Kelkaj rimarkoj pri la aliro de ĉinoj al fremdaj lingvoj

| 2018-08-31
Bookmark and Share

    Antaŭ ol esti dungita de EPĈ, mi kutimis fojfoje legi ĝian retejon, kaj la artikoloj ĉiam ŝajnis al mi strangaj, iom for de la efektive uzata lingvo eksterlande: uzo de vortoj malofte uzataj eksterlande, frazoj gramatike korektaj, kiuj tamen ne sekvas la stilon de aliaj esperantaj publikaĵoj, inter aliaj detaloj. Mi supozis, ke post mia veno al Ĉinio mi povus kontribui por stile plibeligi niajn artikolojn kaj igi artikolojn pli facile kompreneblajn, sed tuj post mia alveno mi estis informita, ke krom mi estis alia eksterlandano laborante ĉi tie, membro de Akademio de Esperanto!


    

    Mia unua rimarko estis la troa dependeco de miaj ĉinaj kolegoj al PIV: homoj scias, ke multaj samideanoj taksas PIV kiel “franca vortaro kun o-finaĵoj” kaj ĝin akuzas pri senkriteria aldono de neologismoj simple por esti pli dika ol aliaj vortaroj. Sed estas ŝajne ĝuste la fakto, ke ĝi estas la plej granda esperanta vortaro, kiu igis ĝin alte taksata en Ĉinio, kvazaŭ la kvanto da kapvortoj povus atesti ĝian kvaliton.


    Mia ĉiutaga sperto pri redaktado de diverstemaj novaĵoj, tamen, montris al mi, ke PIV estas ja gravega por esperantigo de fakaj vortoj, kvankam eĉ ĝi estas tre malaktuala kaj ni ofte bezonas aperigi neologismojn: iufoje mia kolego bezonis tradukon por la angla vorto “germplasm” (la parto de semo aŭ planto, kiu gardas la genetikajn informojn necesajn por nasko de nova planto), kaj simple ne eblis trovi ĝian tradukon en Esperanto! Kion fari? Mi trovis du solvojn: unu estis krei la fakan neologismon “germoplasmo”, surbaze de faka radiko jam internacie konata kaj uzata en dekoj da grandaj lingvoj, aŭ uzi la ĝeneralan kaj neklaran vorton “naskipovaĵo”.


    Sed krom bona fonto de fakaj vortoj, PIV estas, laŭ mi, evitinda de tradukisto, ĉar tradukisto devas prefere uzi la vortojn plej popularajn, troveblajn en ajna poŝvortaro, por eviti ke la leganto ofte bezonu kontroli vortaron por malkovri la signifon de vorto kies sinonimo pli populara estas vaste konata. En mia laborejo, tamen, ŝajne la ĉefa zorgo ne estas faciligi la komprenon de leganto, sed trovi la vorton kies vortara difino plej kongruas kun la originala ĉinlingva vorto.


    Kaj tio laŭ mi estas la ĉefa problemo de la ĉina aliro al tradukado: neniu atento pri stilo, nek pri la diversaj nuancoj de lingvo kaj kulturo. Anstataŭ tio regas nur la seka komparo inter vortaraj difinoj kaj strikta aplikado de gramatikaj reguloj. La rezulto estas pezaj tekstoj, kun nekutimaj vortoj, ofte uzataj en kunteksto alia ol tiu atendita de ĝia leganto.


    Mi sentis tiun fenomenon en unu el miaj unuaj artikoloj, pri publika transporto en Pekino: mi komparis ĝin kun tiuj de aliaj landoj kaj menciis, ke en Srilanko mi eĉ spertis vojaĝon en senporda buso, kaj oni pridemandis min kiel tio povas esti, ĉar sen pordo ne eblas eniri la buson. Por mi pordo estas movebla aĵo, per kiu oni povas bloki aliron al iu loko, dum ĉino komprenas pordon kiel malfermaĵo kiun oni trapasas por atingi alian lokon.


    Alia grava menciindaĵo estas ĉina kompreno de la verbo “reveni”: Laŭ logiko de eŭropaj lingvoj mi nur povas reveni al loko, kie mi estis antaŭe, sekve mi povas reveni al Brazilo, al Argentino, al Germanio, sed se mi venontjare iros al UK, mi ne povos diri, ke mi revenas al Finnlando, ĉar mi neniam antaŭe estis tie. Sed EPĈ foje aperigas artikolojn pri grandaj pandoj naskitaj eksterlande, kiuj post iom da tempo ekde la naskiĝo devas “reveni” al Ĉinio, kie ili neniam estis antaŭe! Iufoje mi atentigis kolegon pri tio, kaj ŝi klarigis al mi ke pando estas besto trovebla en la naturo nur en Ĉinio, ke ĉiuj pandoj en la mondo apartenas al Ĉinio, kaj ke idoj de tiuj pruntitaj al aliaj landoj nepre devas “reveni” al Ĉinio. Mi sentis ke ŝi estis ĝenata pri mia malakcepto de la vortumo “reveni” en tiu kunteksto, ne nur pro sento de nacia fiero, sed ankaŭ ĉar ĉina nocio pri reveno estas ŝajne alia ol tiu uzata en eŭropaj lingvoj. 


    Ne pensu ke tiu problemo troviĝas nur en EPĈ, fakte ĉi tie ĝi estas eĉ milda kompare kun kelkaj anglalingvaj eldonaĵoj troveblaj en ĉina libromerkato: mi mem aĉetis dulingvan (en la angla kaj la ĉina) eldonon de novelo de Lusin, kies eldonisto fiere klarigas, ke la angligo estis tute farita de ĉino. Krom la ĝeno konstante konsulti vortaron, mi ne sukcesis kompreni la verkon: la mesaĝo perdiĝis en tiu maŝineca apliko de reguloj kaj vortaraj difinoj. Bonŝance mi antaŭ ne longe sukcesis aĉeti lian novelaron (majstre tradukitan) en Esperanto, danke al (miaj kolegoj preferas “dank’al”, kiu nuntempe denove populariĝas en Esperanto, laŭ unu el la lastaj studoj de Michel Duc Goninaz) valora helpo de samideano Ĉielismo.



    Ŝajnas al mi ke la radikoj de tiu fenomeno estas unue la ĉina kulturo, kreita surbaze de respekto al hierarkio kaj observado de harmonio (alivorte, evitado de konfliktoj), kaj la eduka sistemo kreita de tiu kulturo, kiu emfazas pragmatismon kaj malinstigas kritikan analizon de la traduk-procezo. En mia laborejo oni faras fakan tradukon, sen postulo de io ajn krom fideleco al la originalaj vortoj (foje eĉ al la vortordo!).


    Kio vere turmentas min ne estas tio, sed alia afero: mi jam vidis ĉinajn gazetojn kaj retejojn en la portugala, la hispana kaj la angla, kaj en ili la lingvaĵo estas same bona kiel tiu trovebla en tiuj landoj, sed ĉinoj ankoraŭ ne sukcesis fari, sen revizio de denaskulo, elstarajn tradukojn de beletraĵoj en alia lingvo ol Esperanto!


    Nu, en tiuj gazetoj kaj retejoj estas denaskuloj kaj ankaŭ ĉinoj kun spertoj en eksterlando, kiuj bone konas la kulturan fonon de la lingvo, dum ni, esperantistoj, ne havas propran landon, sekve malfacilas sperti Esperanton kiel ĉiutaga ĉeflingvo en internacia etoso: ĉiu esperantisto vivas sub neesperanta kultura fono, kaj en Ĉinio mi, diplomiĝinto pri interlingvistiko en Poznano, lernas pri interlingvistiko anstataŭ ĝin instrui, ĉar ĉinoj alimaniere komprenas la lingvon kaj interpretas ĝiajn vortojn kaj gramatikon, sekve mi ne povas imponi mian vidpunkton (male al eksterlandanoj de aliaj redaktejoj, mi ne parolas denaske mian fakan lingvon), nek povas ĉiam akcepti la ĉinan vortumon, kiam ĝi evidente estos miskomprenata en eksterlando.


    Do kiel povas esti, ke ĉinoj, speciale Laŭlum, majstre esperantigis ĉinajn verkojn? Tradukado de belartaĵoj postulas metaforojn, kreemon, belstilon, kaj tradukisto estas multe pli libera por modifi la vortumon. Ĉinoj estas kreemaj kaj faras bonegan laboron kiam tiu kreemo estas instigata. En beletraĵo, la ideoj kaj nocioj estas pli gravaj ol la vortoj uzitaj.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments