El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis Esperanto-Kongreso en nordorienta Ĉinio

| 2018-08-31
Bookmark and Share


    Inter la 24-a kaj 26-a de aŭgusto en la bela urbo Fengcheng de Liaoning-provinco, nordorienta Ĉinio, okazis la 10-a Esperanto-Kongreso de la provincoj Liaoning, Jilin kaj Heilongjiang, kaj Interna Mongolio. En ĝi partoprenis pli ol 140 esperantistoj el pli ol 10 provincoj, metropoloj kaj aliaj lokoj de Ĉinio. Ĉijare estas la 20-a datreveno de la unua kongreso, kiu siatempe okazis en Dandong-urbo.


    Ĉeestis la solenan inaŭguron s-ro Chen Haosu, honora prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, Zhao Jun, ĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, kaj gvidantoj el lokaj asocioj kaj registaroj. 


    En la kongreso okazis seminario, en kiu 7 fakuloj kaj aktivuloj el diversaj asocioj faris prelegojn pri lernado de Esperanto, legado de esperantaj libroj, laboro en CO de UEA kaj aktivecoj de ĉinaj filioj de la Internacia Fervojista Esperantisto-Federacio kaj Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio. Iliaj prelegoj alportis al la kongresanoj akademian etoson kaj tre utilajn informojn. Oni diskutis kion esperantistoj povas fari por konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco. Fakte nemalmultaj esperantistoj opinias, ke la ideo "homara komunumo de komuna estonteco" similas al la idealo de Esperanto: unuanima kunlaboro por konstruado de bela estonteco.   


    Krom la seminario, LKK preparis por la kongresanoj brilajn artajn prezentojn, inkluzive de kantoj, dancoj, Tajĝiĉjŭan-prezento k.s.. Oni kantis, dancis kaj ĝuis la Esperantan etoson kaj amikecon alportitajn de la kongreso.  


(Chen Ji)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments