El Popola Ĉinio>头条新闻>

Niĝeria amaskomunikilo: Ĉinio povas prezenti al Afriko gvidajn spertojn

| 2018-09-03
Bookmark and Share


    En julio, 2017 ekkonstruiĝis la unua speciala ekonomia zono de Kenjo. Interese estas, ke ĝi estas nomita per ĉina loknomo "Zhujiang-a Speciala Ekonomia Zono". Kial la afrika zono havas ĉina nomon?



    La vortoj de William Ruto, vicprezidento de Kenjo, diritaj en la ekkonstrua ceremonio de la zono, povas respondi la demandon: la sukceso de ĉina modelo estas vaste konata, Kenjo povas lerni de Ĉinio.


    Niĝeria amaskomunikilo The Punch publikigis artikolon, en kiu oni diris, ke kvankam la spertoj de Ĉinio estas nekopieblaj, tamen la lando ja povas kontribui al Afriko spertojn kun gvida signifo. La disvolviĝo de Afriko estis en stagnado, ne pro tio ke mankas al afrikanoj kuraĝo, sed pro tio, ke al ili mankas la vera kono pri realaj kaj apartaj situacioj de ĉiu afrika lando. Kompare kun tio, la baza pripenso de la ĉina reformado estas, ke oni devas koni la realoj kaj landajn statojn en diversaj periodoj, kaj fari penigan klopodadon por trakti rilatajn demandojn. El la spertoj de Ĉinio dum la reformado kaj pordomalfermo, Afriko povas lerni nemankigeblajn profundajn komprenojn por antaŭenpuŝi siajn daŭrigeblan kreskadon kaj inkluzivan disvolviĝon.


    Ankaŭ la Industria Disvolva Organizo de UN opinias, ke afrikaj landoj, kun riĉaj resursoj de homfortoj kaj aliaj avantaĝoj, havas nacian cirkonstancon similan al Ĉinio post ĝia reformo kaj pordmalfermo. Do, la spertoj de Ĉinio pri disvolvado estas tre lernindaj por Afriko. Li Yong, ĝenerala direktoro de la organizo, diris, ke tuj alvenos la tempo de industriigo en Afriko, kaj Ĉinio jam fariĝis grava partoprenanto en tutgloba produktada kunlaboro. De ĉinaj spertoj certe profitos la industria evoluo de Afriko.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments