El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kion la Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo alportos al la mondo?

| 2018-09-03
Bookmark and Share

    En julio 2018, Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, faris vojaĝon al Afriko. Senegalo estas la unua okcident-afrika lando, kiu subskribis kun Ĉinio kunlaborajn dokumentojn de la iniciato "La Zono kaj Vojo". Pri tio,  la rusa amaskomunikilo Sputnik raportis, ke la ĉina iniciato, kiu estas jam vaste konata en la tuta mondo, etendiĝis al okcidenta Afriko post la vizito de Xi Jinping. La fruktoj de Ĉinio akiritaj en ĝia 40-jara disvolvado donis al afrikaj landoj grandan inspiron. Lerni de Ĉinio estas la komuna deziro de afrikaj landoj.



    Nun okazas en Pekino la pintkunveno de la Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo, refoja granda renkontiĝo de ĉinaj kaj afrikaj amikoj.


    Aŭstralia retejo Lowy Interpreter publikigis artikolon, en kiu ĝi klarigas, ke nun estas epoko de transformiĝo, kaj espereble Etiopio kaj aliaj afrikaj landoj fariĝos "novaj motoroj de ekonomio" kaj "mondaj fabrikoj". Ĉi-jare Ĉinio celebras la 40-jariĝon de reformo kaj pordmalfermo, la pekina pintkunveno funkcios kiel grava platformo por afrikaj kaj ĉinaj gvidantoj, por ke ili diskutu pri reciproke profitaj negoco, investo kaj helpoj por komuna evoluo. En la artikolo oni ankaŭ antaŭvidis, ke Ĉinio eble liveros platformon por diskonigi siajn spertojn pri rapida disvolviĝo en industrio.


    Robert Lawrence Kuhn, prezidanto de usona fonduso Kuhn, diris, ke nun la kunlabora modelo de Ĉinio kaj Afriko jam superis simplan negocadon, Ĉinio alportis al Afriko verajn teknikojn kaj evoluajn spertojn, kaj fariĝis la vera kunlabora partnero de la kontinento. Tio estas tre grava progreso.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments