Zimbabva amaskomunikilo: Ĉinio spertis mirindan procezon por liberiĝi de malriĉeco, la sama transformo okazos ankaŭ en Afriko

| 2018-09-03
Bookmark and Share

    Direktita de reformo kaj pordmalfermo, Ĉinio kreis la mirindaĵon liberigi pli ol 800 milionojn da homoj de malriĉeco. La lando fariĝis la disvolviĝanta lando, kiu la unua plenumis la jarmilan disvolvan celon de UN. Afriko, kiu alfrontas la defion de malriĉeco dum sia disvolvado, esperas sorbi nutrajn elementojn el la spertoj de Ĉinio.



    Zimbabva amaskomunikilo The Herald publikigis artikolon, en kiu ĝi klarigas, ke la transiro de ĉina fabrik-industrio al afrikaj landoj helpas tiujn landojn utiligi ĉinajn investojn por realigi sian industriigon, ŝanĝi la ekonomian strukturon kaj sin liberigi de malriĉeco. Ĉinio spertis mirindan procezon por liberiĝi de malriĉeco. Unu el la kialoj de la sukceso estas altiri fremdajn investojn. La sama transformo okazos ankaŭ en Afriko.


    Nicholas Rosellini, reprezentanto de la Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado en Ĉinio, diris, ke nun la ĉina registaro efektivigas la celon de la projekto por liberigi la tutan vilaĝan loĝantaron de malriĉeco antaŭ 2020. Tio estas senprecedenca sukceso, "multaj landoj, inkluzive de afrikaj, interesiĝas pri la ĉinaj spertoj pri mildigo de malriĉeco."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments