El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping renkontiĝis kun António Guterres, ĝenerala sekretario de UN

| 2018-09-03
Bookmark and Share


    La 2-an de septembro, en la Popola Halo de Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN) António Guterres.


    Xi Jinping diris, ke UN estas reprezentanto de multflankismo. Ĉinio ĉiam firme subtenas multflankismon kaj defendas la aŭtoritatecon kaj rolon de UN. La decido de Ĉinio pliprofundigi reformojn ne ŝanĝiĝos. Ni volas age instigi ĉiujn flankojn faciligi kaj liberigi komercon, kaj konstrui malferman mondan ekonomion. 



    Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio havas delongan amikecon kaj komunan estontecon kun afrikaj landoj. La kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko ĉiam estas kor-al-koraj kunlaboroj inter evolulantaj landoj. Ni ne aldonas ajnajn politikajn kondiĉojn kaj ne serĉas ajnajn privilegiojn kaj interesojn. Ni persiste faras aferojn, kiuj estas favoraj al afrikaj landoj kaj popoloj. Ĉi-foja Pintkunveno de la Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo, en Pekino, temas pri solidareco, kunlaboro kaj komuna disvolviĝo, kiuj estas akordaj kun la celoj de UN.


    Guterres rimarkigis, ke lia ĉeesto en la ĉi-foja pintkunveno celas montri la subtenon de UN al kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko, kaj danki Ĉinion pro ĝiaj zorgado kaj atento pri Afriko. La Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo jam fariĝis modelo pri sud-suda kunlaboro, faros gravan kontribuon al mondaj paco kaj disvolviĝo kaj havas gravan ekzemplan signifon en la tuta mondo.   


    Li aldonis, ke nuntempe, la multflankismo alfrontas severan defion. Estas laŭdindaj ĉinaj firma subteno al multflankismo, pozitiva defendo al multflanka ordo kaj antaŭenigo de tutmonda administrado. UN volas plifortigi dialogojn kaj kunlaborojn kun Ĉinio, klopodi por konstruado de multpolusa mondo regata de leĝoj, kaj kuraĝigi la landojn partopreni en la iniciato "La Zono kaj Vojo".


Redaktoro: Kang Caiqi  


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments