El Popola Ĉinio>头条新闻>

Angola raportisto: Ĉinio kontribuis multe al ekonomia disvolviĝo de Angolo

| 2018-09-04
Bookmark and Share

Julia Da Costa Gonçalves, raportisto el Angola Nacia Radiostacio


    Posttagmeze de la 3a de septembro en la Granda Popola Halo okazis la malferma ceremonio de la pekina pintkunveno de Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro 2018. 


    Gao Shuyuan, raportisto el El Popola Ĉinio: Kiel vi opinias pri kunlaboro inter Ĉinio kaj Angolo?


    Julia Da Costa Gonçalves, raportisto el Angola Nacia Radiostacio: Mi pensas, ke Ĉinio kaj Angolo havos bonajn rilatojn en kunlaboro. Ĉinio estas bona kunlabora partnero kaj multe kontribuis al ekonomia disvolviĝo de Angolo. Pro tio, Angolo rapide disvolviĝis en mallonga tempo. Multaj ŝoseoj kaj konstruaĵoj estas konstruitaj de Ĉinio, kaj tio akcelis nian infrastrukturan konstruadon. La domo, kie mi loĝas, estas konstruita de Ĉinio.


    Vilola Santos Xavier, raportisto el Angola Ĵurnalo, aldonis: Ĉinio ankaŭ liveras al ni akvofonton. Jam de 16 jaroj, ekde 2002, multaj privataj angolaj entreprenoj kunlaboras kun Ĉinio.


(Gao Shuyuan kaj Liu Zijia)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments