El Popola Ĉinio>头条新闻>

Angola raportisto: Mi esperas, ke afrikaj ŝtatgvidantoj lernos el ĉinaj spertoj, por ke Afriko fariĝu pli forta, stabila kaj orda

| 2018-09-04
Bookmark and Share

Vilola Santos Xavier, raportisto el Angola Ĵurnalo


    Posttagmeze de la 3a de septembro en la Granda Popola Halo okazis la malferma ceremonio de la pekina pintkunveno de Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro 2018. 


    Gao Shuyuan, raportisto el El Popola Ĉinio: Kion vi atendas el la pintkunveno?


    Vilola Santos Xavier, raportisto el Angola Ĵurnalo: En tiu ĉi pintkunveno ni atendas ne nur monhelpon de Ĉinio, sed ankaŭ starigi pli striktajn kunlaborajn rilatojn kun Ĉinio. Mi esperas, ke afrikaj ŝtatgvidantoj povos lerni el la spertoj de Xi Jinping pri regado de Ĉinio, lerni el la disvolvaj spertoj de Ĉinio, por ke Afriko fariĝu pli forta, stabila kaj orda. 


    Gao Shuyuan, raportisto el El Popola Ĉinio: Ĉu vi scias, kiuj projektoj pri kunlaboro inter Ĉinio kaj Angolo estos subskribitaj dum la pintkunveno?


    Vilola Santos Xavier, raportisto el Angola Ĵurnalo: Laŭ mia scio, en la 2a de septembro Ĉinio kaj Angolo jam subskribis kontrakton pri starigo de teknika lernejo en Angolo. La du landoj intertraktas pri projekto de kapital-kunlaboro, kaj subskribos ĝin en la fino de tiu ĉi monato.


    Gao Shuyuan, raportisto el El Popola Ĉinio: Kiajn ŝanĝojn Ĉinio havas en viaj okuloj?


    Vilola Santos Xavier, raportisto el Angola Ĵurnalo: Tio estas mia triafoja vizito al Ĉinio. Mi unuafoje vizitis Ĉinion dum Pekinaj Olimpikoj en 2008, kaj en 2012 mi vizitis la landon kun angola prezidento por la dua fojo. Mi ŝatas la urbon Pekino. Ĝi estas pli malferma. Ĉinoj estas pli babilemaj kaj amikemaj. Fremdlandanoj estas pli liberaj por viziti pli da lokoj. Ĉifoje mi vizitis la Malpermesitan Urbon (Muzeo de la Imperiestra Palaco) kaj Nacian Muzeon de Ĉinio. Tre bone! Mi perceptas la ŝanĝojn de Ĉinio, kaj Pekino estas pli agrabla. Ĉinaj nutraĵoj ne taŭgas por ni, islamanoj, tamen nun ni povas trovi nutraĵojn taŭgajn por ni en multaj restoracioj.


(Gao Shuyuan kaj Liu Zijia)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments