Cheng Tao: ni kredas, ke estos ne nur fabrikado de Ĉinio, sed ankaŭ fabrikado de Afriko en la estonteco

| 2018-09-04
Bookmark and Share

En la 1a de septembro en la gazetara centro, Liu Guijin, Cheng Tao kaj Xu Jinghu, tri eksaj departementestroj pri Afriko sub Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, parolis pri ĉin-afrika kunlaboro. Fotis Fu Tian, raportisto de Ĉina Novaĵ-agentejo.


    La 1an de septembro en la gazetara konferenco de la pekina pintkunveno de la Forumo por Ĉin-Afrika Kunlaboro, Cheng Tao, eksa departementestro pri Afriko sub ĉina ministerio pri eksterlandaj aferoj, diris, ke afrikanoj estas tiel saĝaj kiel ĉinoj, kaj ili havas la kapablon mem prijuĝi, reage al la demando "kiel Ĉinio opinias pri la aserto de okcidentaj amaskomunikiloj, ke Ĉinio forrabas resursojn en Afriko".


    Li rimarkigis, ke se vi volas kondamni iun, vi ĉiam povas fabriki akuzon. La aserto venas de homoj, kiuj aŭ ne konas la realon de Ĉinio en Afriko, aŭ havas malbonan intencon.


    Afriko plej multe komprenas koloniismon, ĉar ĝi estis sub fremda regado kiel kolonio dum 500 jaroj, inkluzive de 300-jara sklavigo. La trajtoj de koloniismo estas sklavigi la popolon, forrabi resursojn kaj dumpingi varojn. Dum 500 jaroj koloniismaj ŝtatoj forrabis oron, spicojn kaj aliajn resursojn de Afriko, kaj eĉ negocis pri sklavoj. Afrikaj landoj travivis multajn suferojn, tamen Ĉinio agas malsame ol tiuj koloniismaj ŝtatoj.


    Ĉinio kun Afriko sendependiĝis kaj disvolviĝis. Post sendependiĝo, Ĉinio helpis afrikajn landojn liberiĝi kaj disvolviĝi. Dum solidigo de politika sendependiĝo kaj ekonomia disvolvado de afrikaj landoj, Ĉinio ankaŭ liveris al ili multe da helpoj.


    Dum kontaktoj kun afrikanoj, ĉinoj zorgas pri la ŝatoj kaj malŝatoj de afrikanoj. Se Ĉinio ripetus la farojn de koloniistoj, Afriko forpelus ĉinojn samkiel iamajn koloniistojn.


    Ekonomie, Ĉinio bezonas afrikajn resursojn, tamen la komerco inter Ĉinio kaj Afriko estas egaleca. Ĉinio helpas Afrikon prilabori resursojn. Ekzemple, Ĉinio ĉiujare importas petrolon el Afriko, kaj helpas Afrikon starigi petrolan produkt-ĉenon. Niĝerio estas la plej granda petrol-eksportanto en Afriko, kaj la plej granda importanto de benzino kaj dizeloleo en Afriko.


    Afrikaj landoj diris, ke ili ne tiris profiton el eksporto de petrolo, kaj la gajno el eksporto de petrolo ne sufiĉas por kovri la pagon por importo de benzino kaj dizeloleo. Se afrikaj landoj prilaboros aŭ parte prilaboros la petrolon, kaj posedos ĝian aldon-valoron, ili povos krei laborpostenojn kaj impostojn, kaj riĉiĝi. Pro tio, krom importi resursojn el Afriko, Ĉinio ankaŭ helpas afrikajn landojn starigi prilabor-ĉenon de petrolo. Ĉinio bezonas resursojn de Afriko, tamen ĝi estas esence diferenca de la koloniistoj, kiuj celas forpreni resursojn de Afriko.


    Rilate al komerco, ĉinaj varoj estas malmultekostaj, bonkvalitaj kaj multe ŝatataj de afrikanoj. Ĉinaj produktoj helpas plibonigi la vivojn de afrikanoj. Ankaŭ Ĉinio importas afrikajn produktojn, sekve estas reciproka profito. Krome, Ĉinio helpas afrikanojn starigi fabrikojn. Entreprenoj kun miksaj kapitaloj estis fonditaj en Afriko, ekzemple ŝu-fabrikoj kaj fabrikoj por prilaboro de nutraĵoj, kaj ĉinoj helpas ilin ŝanĝi krudajn materialojn en produktojn por vendi en Afriko, Eŭropo kaj Ameriko. Afrikanoj havas diraĵon, ke estas pli bone instrui amikon kiel teksi reton ol doni al li fiŝon. Tio similas al ĉina diraĵo: pli bonas instrui homon fiŝkapti ol doni al li fiŝon. Mi kredas, ke post nelonge, ni vidos ne nur produktojn faritajn de Ĉinio, sed ankaŭ tiujn faritajn de Afriko.


    "Franco faris al mi similan demandon kiam mi partoprenis seminarion pri ĉin-afrikaj rilatoj en Parizo lastjare. Mi respondis, ke se afrikanoj ne estas pli saĝaj ol ni ĉinoj, ili estas tiel saĝaj kiel ni. Ili povas distingi inter tiuj, kiuj estas sinceraj aŭ malsinceraj kaj kiuj estas amikaj aŭ malamikaj. Ili  povas mem prijuĝi, kaj ne necesas instrui ilin," diris Cheng.


(Gao Shuyuan kaj Liu Zijia)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments