El Popola Ĉinio>头条新闻>

Bill Gates: Kial ĉina sperto meritas esti referenco por Afriko?

| 2018-09-05
Bookmark and Share

    Ekde la komenco de 1990-aj jaroj, mi kelkfoje vizitis Ĉinion. Kiam mi estas en Ĉinio, ĉiu alta konstruaĵo aŭ konstruata ejo, povas kaŭzi al mi senton pri granda ŝanĝo. Kelkaj datumoj konfirmis mian senton.


    Ĉinio ŝanĝas sin mem, kaj samtempe ankaŭ la mondon. Ĝis la fino de 2018, la investo de Ĉinio en scienc-esplorado espereble superos tiun de Usono, kaj estos la plej granda en la mondo. Kvankam okcidentaj landoj pli kaj pli kontestas tutmondiĝon, Ĉinio daŭre klopodas por trakti la tutmondajn defiojn, kiel energio kaj klimata ŝanĝo.


    Ĉina kontribuo ankaŭ rilatas al tutmondaj sanigo kaj disvolvado. En la lastaj dekoj da jaroj, Ĉinio akiris la atingon, kiun aliaj landoj malfacile akiris. Ĝi ne nur liberigis kelkcent milionojn da homoj de malriĉeco kaj malsano, sed ankaŭ fondis modernan ekonomian sistemon kaj promociis tutmondan ekonomion. Nun aliaj evolulandoj, precipe afrikaj landoj, atentas pri la sukcesa vojo de Ĉinio. Tio montras la gravecon de Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro. 


    Por afrikaj landoj, nun estas ŝlosila turna momento, ĉar samtempe ekzistas risko kaj ŝanco. Laŭ antaŭvido, ĝis 2050 la loĝantaro de Afriko minimume duobliĝos, kaj superos 2.5 miliardojn. Se la juna generacio de Afriko povas kreski kiel ĉinaj junuloj, kun sano kaj bona edukado, ili fariĝos forto por antaŭenigi afrikan ekonomion kaj ŝanĝi la situacion de Afriko.


    En la lastaj dekoj da jaroj Ĉinio kaj Afriko estigis bonan kunlaboron, kio estas ĝojinda. La Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro, la iniciato “La Zono kaj Vojo”kaj la Nacia Internacia Kunlabor-Agentejo establita de Ĉinio kaj aliaj helpas al Ĉinio diskonigi ĝian sperton dum ekonomia transformo, kaj ankaŭ helpas afrikajn landojn bone plani evoluan vojon kaj realigi prosperon. Ĉinio havas unikan avantaĝon en tiuj flankoj.


    Laŭ mi, estas lernindaj ĉinaj spertoj en du kampoj, kiuj rilatas al evoluo de Afriko. Unue, forigi malsanon kaj malriĉecon en multaj lokoj de Afriko; due, esplori la evoluan potencialon de agrikulturo de afrikaj landoj.


    Sano estas grava. Ĉinio montras sian gvidan rolon pri saniga novigo. Ekzemple, per medikamenta novigo kaj efika kontrol-rega sistemo de malsano, en 2017 Ĉinio jam neniigis malarion ene de la lando, kio estas mirinda sukceso. Ĉinio povas proponi al aliaj evoluantaj landoj efikan kaj koste porteblan metodon kontraŭ malario.


    Agrikulturo estas alia grava kampo, kiun Ĉinio povas helpi por rapidigi disvolvadon de Afriko. En lastaj dekoj da jaroj, la agrikultura produktado de Ĉinio kreskis kvar- ĝis ses-oble pli rapide ol tiu en Afriko sude de Saharo. Imagu, se Afriko lernos ĉinaj sciojn, spertojn kaj rimedojn, kaj faros similan transformon en agrikulturo, tiel ĝi havos belan estontecon.


    Ekzemple, oni povas uzi ĉinan scion pri kultivo de hibrida rizo por esplori kaj kultivi rizon pli rezistan al malsanoj kaj kun pli da produktokvanto en Afriko.


    Atingoj de Ĉinio pruvas, ke ŝanĝo eblas, kaj povas okazi tre rapide.


La aŭtoro estas prezidanto de la Fondaĵo Bill & Melinda Gates  


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments