El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperanto-Klubo de ŜEA invitas vin kune legi!

| 2018-09-05
Bookmark and Share


    De la 10-a de julio ĝis la 1-a de septembro, la somera leg-trejnado de Ŝanhaja Esperanto-Klubo daŭris du monatojn. Dank'al ĉiuj ĉeestantoj, precipe irana esperantisto Saed Abbasi, en Esperanto-ĉambro en la Ŝanhaja Fremdlingva Universitato (Shanghai International Studies University) oni kune lernis Esperantan literaturon kaj paroli Esperante. 



    Sinjoro Saed ne nur oferis sian tempon dufoje ĉiusemajne por gvidi la aktivadon (pli ol du horoj ĉiufoje), volonte kaj senpage, li ankaŭ zorgeme elektis interesajn kaj humurajn lego-materialojn por la klubanoj. Celante altigi la nivelon de prononcado kaj leg-kompreno por komencantoj, kaj tiun de lingva regado por progresintoj, ĉiu klubano diligente kaj fervore partoprenis en esperanta lernado kaj praktikado.



    La fruktoplenaj deksesfojaj trejnadoj inkludas pli ol cent paĝojn da tekstoj eltiritaj el Esperantaj libroj aŭ revuoj, diversajn instruajn metodojn por analizi kaj klarigi tekston kaj gramatikon, kartoludojn por memorigi numeralojn... Ĉiuj ĉeestantoj donis sian plenan atenton al la grupa studo de Esperanto, gaje ĝuis la Esperantan etoson kaj eĉ ludis rolojn konkretigitajn de la tekstoj "La Eta Princo", "La Reĝidino Mal", "Judaj Rifuĝintoj en Ŝanhajo", "Ho, Mia kor'", "Supo el Ŝtono", "La Avara Muelisto", "Aŭtuna Nokto" ktp. 


    Esperanto-Klubo de Ŝanhaja Esperanto-Asocio


    invitas vin 


    kunlegi!


    Post la someraj ferioj, nin atendas la nova semestro, en kiu indas daŭrigi la Esperantan studadon kun novaj tekstoj de la naŭa ĝis la dekdua en ĉiu sabato, kvarfoje en ĉiu monato (ĝis januaro de venonta jaro) en la sama Esperanto-ĉambro. 


    Ĉiuj, ĉinoj aŭ eksterlandanoj, kiuj volas paroli kaj interŝanĝi opiniojn nur per Esperanto, estas bonvenaj al Ŝanhaja Esperanto-Klubo, kie vi certe povas prezenti vian lingvan kapablon, trovi kaj renkonti esperantistojn en-kaj ekster-landajn.


    Retpoŝto: tianhao_zhou@vip.163.com


    Telefonnumero: 021-35373052, 13801650732


    Vojaĝu kun ni en Esperantujo en Ŝanhajo. 


    Veninte aŭ ne, ni ĉiam vin atendas. 



Raportita de Zhou Tianhao

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments