El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiel okcidentaj amaskomunikiloj rigardas la kunlaborojn inter Ĉinio kaj Afriko?

| 2018-09-06
Bookmark and Share

    La pekina pintkunveno de Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro 2018 finiĝis en la 4-a de septembro. Antaŭ kaj post la inaŭguro, ĝi altiris la atenton ne nur de amaskomunikiloj ĉinaj kaj afrikaj, sed ankaŭ de tiuj de aliaj landoj. En lastaj jaroj, sekvante la multiĝon de ĉinaj investoj en Afriko, senĉese aperis diroj pri "ŝulda minaco". Rimarkinde estas, ke dum la pintkunveno, pluraj okcidentaj amaskomunikiloj citis vortojn de specialistoj, kiuj refutis la dirojn. 



    La usona novaĵ-agentejo Associated Press raportis en la 2-a de septembro, ke Kenny Fihla, ĉefa plenuma oficisto pri firmaaj bank-aferoj de la sud-afrika banko Standard asertis: "La reala stato estas, ke la ŝuldo al Ĉinio okupas relative malgrandan parton en la totala ŝuldo de Afriko."



    Usona retejo CNN raportis en la 3-a de septembro, ke ekde la jaro 2000 Etiopio akiris almenaŭ 12.1 miliardojn da usonaj dolaroj el ĉinaj monpruntistoj. Sed, la lando havas deficiton de 29 miliardoj da usonaj dolaroj, ĝia ŝuldo al Mez-Oriento, Monda Banko kaj aliaj landoj estas pli multa ol tiu al Ĉinio. Simile okazas ankaŭ en aliaj afrikaj landoj. Laŭ raporto de la Ĉin-Afrika Esplora Institucio sub la Lernejo pri Internaciaj Rilatoj de la Universitato Johns Hopkins, la monpruntado de Ĉinio "ne estas la ĉefa kialo de la ŝulda krizo de Afriko". Laŭ la raporto, unu el la plej grandaj maltrankviloj pri la ĉina monprunto estas ŝuld-kaptila diplomatio. Pri tio Arkebe Oqubay, altranga ministro de etiopia registaro, diris, ke Ĉinio ne devigas Etiopion fari ajnan aferon, "ĉinaj investoj havas allogon pro tio, ke la lando ne intervenas en politikon de aliaj landoj".



    En sia parolado en la inaŭguro de la pekina pintkunveno, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke ĉina investo al Afriko ne havas ajnan politikan kondiĉon", kio estas vaste atentata de okcidentaj amaskomunikiloj. La retejo Australian Financial Review faris specialan raporton pri tio.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments