El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiel ĉin-rusa kunlaboro disvolviĝis en la pasintaj kvin jaroj?

| 2018-09-10
Bookmark and Share

    Lastatempe Li Hui, ambasadoro de Ĉinio al Rusio, diris dum intervjuo de Xinhua-novaĵagentejo, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo" malfermis novan vojon por komuna disvolvado de Ĉinio kaj Rusio. Li ankaŭ esprimis opinion pri ampleksa strategia kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj Rusio.


Projekto pri likvigita naturgaso en Yamal 


    Xinhua-novaĵagentejo: En la lastaj kvin jaroj post la elmeto de la iniciato "La Zono kaj Vojo", kiujn atingojn Ĉinio kaj Rusio havis en la kampoj de komerco, kulturo, interligo kaj interkomunikado?


    Li Hui: La komerca kunlaboro daŭre kreskas. Pro la profundiĝo de integriĝo de la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj Eŭrazia Ekonomia Unio, la komerca kunlaboro inter la du landoj kreskas al pli alta nivelo. De la lasta jaro, la dulanda komerco releviĝas plu. En 2017 la dulanda komerc-sumo kalkuliĝis al 84,07 miliardoj da usonaj dolaroj, kun kresko de 20,8%, kaj Ĉinio estis la unua granda komerc-partnero de Rusio en la sinsekvaj ok jaroj. En la unua duono de ĉi jaro, la dulanda komerc-sumo kalkuliĝis al 49,138 miliardoj da usonaj dolaroj, je 24,8% pli multe ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro, kaj la sumo espereble superos 100 miliardojn da usonaj dolaroj en la fino de la kuranta jaro. Krome, la strukturo de la dulanda komerco estas senĉese plibonigita, kaj kunlaboro en financa investo, ekonomia tekniko, agrikulturaĵa komerco, internacia e-komerco fariĝis nova punkto de kresko.


Rusa junulara delegacio lernas kungfuon en Ĉinio.


    Abundas kulturaj interŝanĝoj. La ĉin-rusa kultura forumo kunokazigita de la dulandaj kulturaj ministerioj kaj grandskalaj kulturaj interŝanĝoj, ekzemple ĉin-rusa kultura foiro, estas gravaj kanaloj por profundigi la iniciaton "La Zono kaj Vojo" kaj ĉin-rusan ampleksan strategian kunlaboran partnerecon. Film-festivaloj en la du landoj kaj traduko kaj eldono de klasikaj kaj modernaj verkoj de la du landoj pliigis komprenon inter du popoloj kaj ilian intereson pri reciprokaj kulturoj. Ĉina Kultur-centro en Moskvo kaj Rusa Kultur-centro en Pekino fariĝis gravaj pontoj kaj platformoj por kulturaj interŝanĝoj de la du landoj. Oftaj interagoj inter dulandaj fakaj asocioj, muzeoj, teatroj kaj rondo de belartoj riĉigas la formon kaj enhavon de kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj.


    Pli striktiĝas interligo kaj interkomunikado. Unue, rapidiĝas la ĉin-rusaj interligo kaj interkomunikado. La unuastadia konstruado de projekto pri likvigita naturgaso en Yamal estis plenumita. La sepa kaj oka generatorgrupoj de nuklea centralo Tianwan estos ekkonstruitaj. Due, estas antaŭenigitaj ŝosea ponto kaj fervoja ponto trans ĉin-rusa landlimo, internaciaj transportaj koridoroj Binhai-1 kaj Binhai-2, ĉin-mongol-rusa ekonomia koridoro, fervojo por ĉina-eŭropa kargotrajno kaj alia trafika infrastrukturo. Krome, funkciado de rektaj flugoj inter pluraj ĉinaj kaj rusaj urboj faciligas la amikan komunikadon de la du popoloj kaj efike puŝas ĉin-rusan turisman kunlaboron. La tri grandaj telekomunikad-kompanioj Ĉina Telecom, Ĉina Unicom kaj Ĉina Mobile eniris en la rusan merkaton unu post alia, kaj vastigas siajn negocojn en Rusio.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments