Mia lasta semajnfino en Pekino antaŭ miaj ferioj en Brazilo

| 2018-09-11
Bookmark and Share

    Plia jaro pasis kaj mi pretiĝas por reveni al Brazilo por miaj ferioj. En oktobro mi revenos al Pekino. La du unuaj tagoj de Septembro estis mia lasta semajnfino en Ĉinio antaŭ ol mia forvojaĝo, do mi volis intense ĝui ĝin, profitante la agrablan veteron, la sekurecon kaj la bonan etoson.


Bela lotusfloro en Yuanming Yuan


    La unuan de Septembro mi vizitis la imperian ĝardenon Yuanmingyuan, ankaŭ konata kiel Malnova Somera Palaco, iama aro da palacoj kaj ĝardenoj, kiu estis detruita en 1860 de koalicia armeo de Britio kaj Francio, dum la dua Opia Milito. Ĝi nuntempe funkcias kiel parko, kie homoj ekzerciĝas, promenas kaj vizitas la postrestaĵojn de tio, kio estis iam konata kiel “ĝardeno el la ĝardenoj” kaj “orienta palaco de Versailles” pro ĝia senegala beleco. Onidire tie troviĝis la plej bela ĝardeno jam kreita.


    Palacoj kaj ĝardenoj estis bruligitaj, kaj la koalicia armeo ankaŭ rabis multajn relikvojn kaj artaĵojn el Yuanmingyuan. Parto de la konstruaĵoj rezistis kaj la loko estis renovigita. En 1900, tamen, la Ok-potenca Alianca Armeo invadis Pekinon kaj Yuanmingyuan estis denove rabita kaj detruita. La franca verkisto Victor Hugo, en sia Ekspedicio al Ĉinio, kondamnis tion per la jenaj vortoj: “Du rabistoj perforte eniris en muzeon, ĝin ruinigis, prirabis kaj brulvundis, sekve ridante foriris man-en-mane kun iliaj sakoj plenaj je trezoroj; unu el la rabistoj nomiĝas Francio kaj la alia Britio”.


    Unu el la plej famaj vidindaĵoj de tiu loko estas la 12 statuoj de bestaj kapoj, kiuj reprezentas la 12 signojn de ĉina zodiako, kiuj estas aparte ŝatataj de mi, ĉar en 2015, kiam mi eklaboris en El Popola Ĉinio, mi poluris artikolon pri la reveno al Ĉinio de la lasta el tiuj 12 kapoj, kiuj estis forportitaj al eksterlando en 1900. La statuoj estas nun eksponataj en specifa konstruaĵo, simila al muzeeto, kreita speciale por ilin protekti, kaj kopioj troviĝas en ilia originala loko: fontano meze de la ruinaĵoj de eŭropstilaj konstruaĵoj de la iama palaco.


Restaĵoj de palaco detruita de armeo


    Ne eblas kompreni la dimension de tiu detruado nur rigardante ĝiajn postrestaĵojn: tradiciaj ĉinaj konstruaĵoj estas faritaj el ligno, sekve ili komplete forbruliĝis, kaj kun ili perdiĝis pentraĵoj, mebloj, teksaĵoj, ceramikaĵoj kaj multaj aliaj objektoj. Kapitano Charles Gordon, kiu partoprenis en la detruado en 1900, klarigis ke mankis tempo por zorge rabi, do plejparto de la valoraĵoj perdiĝis en la fajro, li eĉ mencias orajn ornamaĵojn kiuj fandiĝis en la fajro.


    Estas korŝire imagi la grandiozecon de tiuj palacoj, el kiuj restas nur ruinoj. Imagu kiom da trezoroj perdiĝis dum ilia bruligado. Tiu loko, speciale bela dum somero pro la abundo de lotusfloroj en la lagoj (eblas boatpromeni inter ili), kaŝas sub sia nuna beleco grandan malĝojon, kvazaŭ ĝi estas vundo en la koro de ĉina popolo, simbolo ne nur de humiligo kaj subpremo, sed ankaŭ de nekalkulebla perdo de kulturaj heredaĵoj kiuj devus esti konservataj por la ontaj generacioj.


Ruinoj de antikva ponto en Yuanmingyuan


    Mi neniam povis imagi ke en la sekva tago estus la fojo de brazilanoj senti en la koro doloron iusence similan al tiu, kiun ĉinoj sentas rigardante la 12 bestajn kapojn en Yuanmingyuan: ne estis milito nek rabo, sed incendio en la Nacia Muzeo en Rio-de-Ĵanejro detruis valoregajn kaj unikajn kolektaĵojn de Brazilo: objektoj de la imperiaj familioj de Portugalio kaj Brazilo, la plej granda kolekto de egiptaj mumioj en Latin-Ameriko, skeletoj de dinosaŭroj el pluraj epokoj, trono de afrika reĝo, raraj libroj, murpentraĵoj el Pompejo, kolektaĵoj pri brazilaj indiĝenaj lingvoj, relikvoj de antikvaj civilizoj de la tuta mondo... Entute ĉirkaŭ 20 milionoj da kolektaĵoj fariĝis cindroj.


    Ĉinoj reakiris la 12 bestajn kapojn el Yuanmingyuan, sed la plej valora kapo de Brazilo, la kranio de Luzia, la plej antikva homa elfosaĵo de Ameriko, kiu vivis antaŭ pli ol 11 mil jaroj (eble pli ol 14 mil!), forbruliĝis. Ĉinoj komprenas kiom granda estas tiu perdo, ĉar unu el la plej antikvaj ĉinoj, konata kiel Pekina Homo, malaperis dum la Dua Mondmilito, dum transportado al sekura loko. Jen nova ligo inter Brazilo kaj Ĉinio: ni perdis restaĵojn de niaj praavoj. Al ĉinoj restas la espero, ke iam Pekina Homo estos retrovita, dum brazilanoj atentas pri pecoj de kranio trovitaj inter la cindroj, kiuj povas aparteni al Luzia.


Luzia, la unua brazilano, kaj ŝia vizaĝo rekreita per komputilo surbaze de ŝia kranio


    En interreto furoris la informo, ke forbruliĝis la plej grava leĝo en la tuta historio de Brazilo, subskribita de princino Isabel: la Ora Leĝo, kiu malpermesis sklavecon kaj liberigis ĉiujn sklavojn. Ĝia graveco por brazila historio nur kompareblas al tiu de la antaŭparolo al Usona Konstitucio en Usono, aŭ de la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj en Francio. Princino Isabel fakte subskribis, per ora plumo, tri kopiojn de la Ora Leĝo, la unua troviĝas en alia loko, la Nacia Arkivo, kies sidejo same bezonas urĝan riparadon kaj sistemon kontraŭ fajro, kaj tiu bruligita ŝajne estas la dua aŭ tria kopio.


Pecoj de fosilioj post la incendio en Nacia Muzeo de Brazilo


    Nun la registaro promesas rekonstrui la muzeon, kvazaŭ eblus el cindroj refari la fosiliojn, dokumentojn kaj antikvaĵojn de tiu, kiu ĝis dimanĉo estis unu el la kvin plej gravaj muzeoj en la mondo. Dum du jarcentoj oni kunigis en ĝi la ĉefajn eltrovaĵojn de Brazilo kaj akiris kolektaĵojn el eksterlando per donacoj, aŭkcioj kaj interŝanĝoj kun aliaj muzeoj. Kiel eblas ĝin rekonstrui? Brazilo nun havas sian propran version de Yuanmingyuan: iama imperia palaco kiu forbruliĝis kun parto de la plej valoraj trezoroj en la lando. Kaj la vundo doloras, speciale al homoj ligitaj al brazilaj scienco kaj memoro.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments