El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis la kvara Orienta Ekonomia Forumo kaj kiel disvolviĝos ĉin-rusaj rilatoj? (II)

| 2018-09-13
Bookmark and Share

La 11an de septembro en Vladivostoko, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin ĉeestis kunvenon pri regiona kunlaboro de la du landoj en la kadro de la kvara Orienta Ekonomia Forumo. Fotis Rao Aimin, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo.


    La 11an de septembro, invitite de rusa prezidento Vladimir Putin, ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Vladivostokon de Rusio kaj ĉeestis la kvaran Orientan Ekonomian Forumon.


    En ĉi-jara forumo, oni diskutis pri translanda e-komerco, duflanka investo, disvolvado de "La Zono kaj Vojo", regiona ekonomia kunlaboro ktp. Oni ĝenerale opinias, ke la unuafoja ĉeesto de ĉina ŝtatestro al la forumo, aranĝita de Rusio, signifas, ke la ĉin-rusaj ekonomiaj rilatoj staras sur nova historia etaĝo kaj malfermis novan ĉapitron.


    "La Zono kaj Vojo" estas atentata


    Krom komerco, ankaŭ la iniciato "La Zono kaj Vojo" liveris orienton kaj framon por reciproka profito kaj kungajno de Ĉinio kaj Rusio en longa tempo. En la forumo, reprezentantoj el diversaj rondoj de la du landoj donis proponojn por la disvolvado de la iniciato.


Komerca haveno de Vladivostoko en nokto (Foto el Wu Gang, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo)


    "Ni rimarkis, ke en centr- kaj orient-eŭropaj landoj, la iniciato kondukas la investon de trafika infrastrukturo, kaj ĝi estas utila al plibonigo de loka ekonomio. Parolante pri Ĉinio kaj Rusio, en la estonteco la du landoj havos apartan kunlaboran perspektivon en konstruado de 'surglacia silkvojo' en Arkto. Ambaŭ havas kompletigajn avantaĝojn por malfermi vojon de arkta navigado, tial la distanco de mara transporto inter Eŭropo kaj Azio estos pli mallonga," diris profesoro Vladimir Pechricha el Malproksim-Orienta Federacia Universitato de Rusio.


    Zhou Xiaochuan, vicprezidanto de Boao-Forumo por Azio, emfazis, ke en la estonteco la registaro devas bone labori en tri flankoj: unue, efike fortigi kunlaboron inter financaj institucioj kaj altiri socian kapitalon al disvolvado de "La Zono kaj Vojo"; due, puŝi rektan monkolektadon kaj kontreguligon de la valuto de la lando, kie funkcias projekto pri "La Zono kaj Vojo"; trie, atenti la racian prez-difinon kaj administran efikecon, redukti ne-necesan koston kaj altigi repagon de la projektoj post funkciado.


    Aleksander Shokhin, prezidanto de Rusa Unio de Industriistoj kaj Entreprenistoj, opinias, ke la disvolvado de "La Zono kaj Vojo" havas grandan potencialon, kaj Rusio devas atenti gravecon pri ekspluato de enlanda merkato de Ĉinio kaj puŝo de regiona ekonomia disvolvado.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments