El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi Jinping rekontiĝis kun japana ĉefministro Abe Shinzō

| 2018-09-14
Bookmark and Share


    La 12-an de septembro, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun japana ĉefministro Abe Shinzō en Vladivostoko de Rusio. Xi emfazis, ke la du landoj devas ĉiam observi kaj sekvi 4 politikajn dokumentojn subskribitajn inter la du flankoj, solidigi politikan fundamenton, teni ĝustan direkton, bone trakti diverĝojn, speciale sentemajn demandojn pri historio kaj Taiwan, pozitive krei favoran medion por pligrandigi komunajn interesojn. 


    Abe Shinzō montris, ke nun la duflankaj rilatoj revenas al normalo, kaj la duflankaj kunlaboroj plu grandiĝas. Japanio esperas estigi pli striktan rilaton kun Ĉinio por komunaj disvolvado kaj prospero. Japanio volas klopodi por plifortigi komunikadojn kun ĉinaj altranguloj por pliaj kunlaboroj kaj antaŭenpuŝi plibonigon kaj disvolvadon de la duflankaj rilatoj.


Redaktoro:Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments