El Popola Ĉinio>头条新闻>

Klaus Schwab: Mi esperas, ke en la venonta forumo ĉeestos du mil homoj kaj du mil intelektaj robotoj

| 2018-09-21
Bookmark and Share

    La 18an de septembro en Tianjin de Ĉinio inaŭguriĝis la 12a Somera Davos-Forumo. Ĝi jam okazis kvin fojojn en Tianjin. Ĉiufoje ĝi altiras la atenton de la mondo, kaj kolektivaj interŝanĝoj kaj diskutoj liveras utilajn spertojn al transformo de Tianjin.


    "Mi esperas, ke en la venonta forumo ĉeestos du mil homoj kaj du mil intelektaj robotoj"


    Klaus Schwab opinias, ke por akcepti la kvaran industrian revolucion, oni pli bezonas novan arkitekturon ol iam ajn antaŭe, kaj Ĉinio precipe Tianjin povas ludi gravan rolon en tio. "Por eligi potencialan kapablon el la kvara industria revolucio al la homaro, ni nepre bezonas infrastrukturon, ekzemple sistemo por rapida konektiĝo de larĝbenda Interreto. La ĉina iniciato 'La Zono kaj Vojo' multe puŝas interligon kaj interkomunikadon, kaj ĝi estas bona ekzemplo," diris Klaus Schwab.


La 18an de septembro en Tianjin okazis la 12a Somera Davos-Forumo. En la forumo perceptivaj industriaj robotoj altiris multajn vizitantojn.


    "La disvolvado de intelekta industrio de Tianjin estas promesplena, kaj iu ajn fantazio eble realiĝos. La forumo atentos kaj subtenos plu disvolvadon de intelekta tekniko de Tianjin." Klaus Schwab imagis: "Intelekta tekniko ebligas interligon de homa cerbo kaj roboto. Probable en baldaŭa estonteco, en la malferma ceremonio de Somera Davos-Forumo ĉeestos du mil homoj kun du mil robotoj, kiuj povas interreagi kaj interŝanĝi kun homoj."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments