El Popola Ĉinio>头条新闻>

Filipina ministro pri komerco kaj industrio: ĉina importa ekspozicio estos bona ŝanco por sinprezentado de mez- kaj malgrandaj firmaoj

| 2018-09-25
Bookmark and Share


    Lastatempe, sinjoro Lopez, ministro pri komerco kaj industrio de Filipinoj, ricevis intervjuon. Li diris, ke la lando subtenas siajn industriojn pri elektroniko, elektra motoro, agrikulturo, prilaborado de agrikultura produktaĵo kaj manĝaĵo, minaĵo, kostumo, ornamaĵo kaj aliaj partopreni en la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio por eksporti produktaĵojn al Ĉinio. Laŭ li, ankaŭ la industrioj pri servo kaj turismo de la lando havas grandan potencialan forton. Tiuj koncernaj industrioj certe ĉeestos al la ekspozicio kaj vendos siajn produktaĵojn sur ĉina merkato. Lopez diris, ke okazigi tian ekspozicion estas maniero kiu utilas al komerca ekvilibro kaj starigo de komerca platformo inter diversaj landoj por kunlaboro inter firmaoj kaj grandigo de negocoj. La ekspozicio helpos filipinajn mez- kaj malgrandajn firmaojn prezenti siajn produktaĵojn kaj servon al Ĉinio kaj vendi ilin sur ĉina merkato.


    Lopez diris, ke partopreno en la ekspozicio estos bona ŝanco por sinmontrado de la firmaoj. La ekspozicio okazigota de Ĉinio helpas firmaojn iri al merkato kaj montri iliajn fruktojn, produktaĵojn kaj servojn. Por la filipina registaro, tio estas pozitiva ago kiu enkorpigis la sintenon de la ĉina registaro, kiu volas kunĝui prosperon, ekvilibrigi komercon kaj liveri helpojn al la komercaj partneroj. Ili ankaŭ atendas, ke la prezidanto Duterte ĉeestu en la ekspozicio okazonta en novembro.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments