El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eksa prezidento de Kostariko: la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estas tre grava por Latinameriko

| 2018-09-25
Bookmark and Share


    Nun, Kostariko jam konfirmis sian partoprenon en la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio okazonta en novembro en Ŝanhajo. Pri tio, tiama prezidento de la lando Luis Guillermo Solís Rivera diris, ke la ekspozicio sendube estas bona ŝanco por diversaj landoj rekomenci novan paŝadon sur la vojo de tutmondiĝa kunlaboro. En lasta tempo, aperis malĝojigaj disputoj pri ekonomia malfermo kaj internacia komerco, "por ni, la landoj kiuj aprobas ke libera komercado devas daŭri, la grandaj eksponadoj, kiel la internacia importa ekspozicio de Ĉinio, estas la kadra platformo por realigi niajn volojn".


    La ekspozicio havas gravan signifon por antaŭenpuŝi interligan sistemon de komercado kaj estas tre grava por la estonteco de Latinameriko. La prezidento diris, ke la partopreno de Kostariko estas lia plej granda atendo. La lando ludos grandan rolon en eksporta ekonomio. Kostariko plibonigis la industrian ĉenaron de la grupoj de mez- kaj malgrandaj firmaoj kiuj partoprenas en internacia konkurenco, kaj la ekspozicio estas bona loko kie entreprenoj povas fari efikajn kunlaborojn.


    La prezidento diris, ke la ĉeesto de Kostariko al tiu ĉi ekspozicio fariĝos brila punkto de la lando en internacia komercado en 2018. Tio helpos produktaĵojn de la lando eniri en ĉinan merkaton, kiu kreos bonajn kondiĉojn por la disvolvado de Kostariko.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments