El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiujn novajn signalojn la ĉina ekonomio eligas?

| 2018-09-25
Bookmark and Share


    La 19an de septembro en malferma ceremonio de Somera Davos-Forumo ĉina ĉefministro Li Keqiang faris paroladon. Li diris, ke la ĉina ekonomio tenas tendencon de stabileco al plibonigo, disvolvado de nova kinet-energio daŭre kreskas, kaj la ekonomio estas ĝenerale sana.



    En la unua duono de ĉi tiu jaro la ĉina ekonomio kreskis je 6,8%, kaj la kresko stabile kuris inter 6,7% kaj 6,9% en la sinsekvaj 12 trimestroj. En la antaŭaj ok monatoj la novdungitoj en urboj kaj urbetoj tutlande superis dek milionojn, la esplorita urba senlaboreco restis je 5%, relative malalta rekorde. Ĉiutage aperis 18 mil novaj firmaoj, kaj profito de industriaj entreprenoj superantaj dezajnitan grandecon tenis du-ciferan kreskon.


    "La ĉina ekonomio montras fortecon plu." La Internacia Mon-Fonduso publikigis raporton antaŭ nelonge. Ĝi konfirmis kaj laŭdis la reforman progreson de Ĉinio en financo, malfermo kaj aliaj ĉefaj kampoj, kaj antaŭvidis, ke la ĉina ekonomio forte kreskos.



    Fondinto kaj plenuma prezidanto de Monda Ekonomia Forumo Klaus Schwab diris, ke de 1979, kiam li unuafoje vizitis Ĉinion, ĝis hodiaŭ, li vidis la procezon de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. "Multaj antaŭvidoj pri baldaŭa malkresko de la ĉina ekonomio estas pruvite malĝusta. Mi estas konstante optimisma pri la kresko de la ĉina ekonomio," diris li.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments