El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kie Ĉinio trovas movforton por estonta disvolvado?

| 2018-09-26
Bookmark and Share

    La lastaj tri someraj Davos-forumoj koncentriĝis sur la kvara industria revolucio, kaj tio konformas al la disvolvado de Ĉinio en la lastaj jaroj.


    Progresas la nova industria revolucio kaj novig-forto, kio aldonas novan kinet-energion al la ĉina ekonomio.



    Ni prenas ekzemple la artefaritan intelekton. La nova eldonita Blua Libro pri Monda Artefarit-Intelekta Industrio montras, ke ĝis la unua duono de la kuranta jaro, la nombro de ĉinaj firmaoj pri artefarita intelekto okupis la duan lokon tutmonde.


    Sun Pishu, direktoro de Inspur-Grupo, diris, ke sub la ondoj de la kvara industria revolucio, Ĉinio paŝas avangarde dank' al nova kinet-energio, kaj aperas novaj teknikoj en nub-komputado, artefarita intelekto kaj blok-ĉeno.



    David Aikman, ĉefo de ĉina oficejo de Monda Ekonomia Forumo, diris, ke Ĉinio estas la plej vigla ekonomio en la mondo, kaj ĝia novig-forto kreskas plu, precipe en la Interreto por konsumantoj kaj financa scienc-tekniko.


    Wu Yunshen, direktoro por orienta Ĉinio kaj ĉef-inspektoro de la kompanio Jones Lang LaSalle, diris, ke en la lastaj jaroj, antaŭenigite de teknikoj de la nova industria revolucio kaj kreskanta nova kinet-energio ĉefe en novaj industrio, stato kaj modelo, la ĉina ekonomio stabile kreskas kaj la ekonomia strukturo ĝisdatiĝas, kio efike kompensis la influon kaj baton de malkresko de tradicia kinet-energio al ekonomio.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments