El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĝenerala direktoro de MKO: komerca milito minacas la tutmondan ekonomion

| 2018-09-27
Bookmark and Share

Roberto Azevêdo (dokumenta foto)


    La 25-an de septembro, en Berlino, Germanio, Roberto Azevêdo, ĝenerala direktoro de Monda Komerca Organizo (MKO) ĉeestis okazaĵon de "Germana Industria Tago" kaj diris, ke komerca milito serioze minacos la tutmondan ekonomian kreskon, kaj neniu regiono en la mondo povos eskapi. 


    Li aldonis, ke nun avertlampo jam brilas. Se komerca streĉiteco daŭre pliiĝos, tutmondaj stabileco, dungado kaj ekonomia kresko vizaĝos al pli granda minaco. 


    Azevêdo rimarkigis, ke se komerca milito ĉiuflanke eksplodos, la monda ekonomio estos serioze influita. Li emfazis, ke ne estas gajnanto en la komerca milito, kaj ĉiuj regionoj de la mondo estos tuŝitaj. 


    Li alvokis koncernajn landojn firme subteni MKO kaj strebi por protekti la regular-bazitan sistemon de multflanka komerco por malhelpi la disvastiĝon de komerca protektismo kaj preventi akriĝon de komerca konflikto. Li alvokis ankaŭ MKO-membrojn kiel eble plej frue atingi interkonsenton pri reformo de MKO.


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments