El Popola Ĉinio>头条新闻>

Konkurso de filmetoj pri Ĉinio atendas vin

| 2018-09-28
Bookmark and Share

    Ĉu vi ŝatas filmi? Ĉu vi havas rakontojn pri Ĉinio? Jen estas internacia konkurso de filmetoj "Ĉinio en la okuloj de fremduloj", kiu atendas vian partoprenon. Estas bonvenaj filmetoj en 10 lingvoj inkluzive de la angla, hispana, japana, ĉina, araba, rusa, korea, franca, germana kaj Esperanto.



    Partoprenantoj eble ricevos monpremion je 5 000 usonaj dolaroj, kunlaboran projekton kun miliono da juanoj kaj la ŝancon ĉeesti premiodonan ceremonion kaj fari fotadon en Ĉinion por 5 tagoj. 


    La filmetoj temas pri jenaj enhavoj:


    La unua: rakonto pri Ĉinio okazinta en diversaj lokoj de la mondo, ekzemple pri ĉina kompanio, ĉino, ĉina kvartalo, ĉina manĝaĵo aŭ ĉina produktaĵo en via urbo, kie vi loĝas. 


    Povas kontribui por rilataj filmetoj diverslandaj homoj, elmigrintaj ĉinoj kaj ĉinaj institucioj en aliaj landoj.


    La dua: vidpunkto kaj sperto de fremduloj pri ĉinaj ekonomio, scienc-tekniko kaj socia disvolvado. 


    Povas kontribui por rilataj filmetoj fremduloj, kiuj laboras kaj vivas, aŭ iam laboris kaj vivis en Ĉinio.    


    La tria: sento kaj opinio pri ĉina urbo plej ŝatata de vi kaj via atendo al ĝi. 


    Tiu filmeto estas por partopreno de fremduloj, kiuj laboras kaj vivas aŭ iam laboris kaj vivis en Ĉinio. Estas bonvenaj ankaŭ verkoj de ĉinoj.


    La kvara: rakontoj inter fremduloj kaj ĉinoj, laboro, vivo kaj karaktero de ĉinoj.


    Tiu filmeto estas por partopreno de fremduloj, kiuj laboras kaj vivas aŭ iam laboris kaj vivis en Ĉinio, kaj por ĉinoj.  


    La kvina: entreprenado, laborado, vivo kaj vojaĝo de fremduloj en Ĉinio. 


    Ĉinoj kaj fremduloj ambaŭ povas kontribui siajn filmetojn. 


    Vian verkon sendu antaŭ la 11-a de februaro 2019.


    Manieroj


    A: Sendi verkon en la formo de alkroĉita dokumento al foreignersonchina@chinamatters.com, kun poŝtaĵ-titolo "aŭtoro, titolo de la filmeto, por konkurso".


    (1) Plenigi aliĝilon, kiu estas elŝutebla en la retejo de la konkurso.


    (2) Vi ankaŭ povas sendi la ligilon kaj pasvorton de via filmeto en Googledrive aŭ Baidu Netdisk


    B: Se vi ne povas prezenti vian verkon per supre menciitaj manieroj, bonvolu kopii rilatajn dokumentojn en KD aŭ poŝmemorujo, kaj ĝin sendi al: Li Panpan, Ĉina Internacia Eldona Grupo, N-ro 24, Baiwanzhuang Dajie, Xichengqu, Pekino (100037), Tel.: 86-10-68996370.


    Por pli da informoj bonvolu viziti http://www.foreignersonchina.com/en.html


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


  


 


 


 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments