El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fakulo de UN: La fervojo inter Addis-Abebo kaj Ĝibuto estas sukcesa ekzemplo de ĉina-afrika kunlaboro

| 2018-09-30
Bookmark and Share

    Dr. Ayodele Odusola, estro de strategia kaj analiza grupo pri Afriko sub Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado, esprimis, ke la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro aldonis novan movforton por la rilatoj inter Afriko kaj Ĉinio.


    “La fervojo inter Addis-Abebo kaj Ĝibuto ekfunkciis en 2018, ĝi estas unu el la sukcesaj ekzemploj de ĉina-afrika kunlaboro”, Odusola esprimis, ke la kresko de rekta investo el Ĉinio promociis industriigon kaj modernigon de Afriko, kaj ĝian disvolvadon en cirkula ekonomio kaj scio-ekonomio, kreis laborpostenojn por Afriko kaj multigis enspezon de lokanoj.


    Dr. Odusola opinias, ke okazigo de profesia trejnado por junuloj, starigo de Ĉin-Afrika Centro por Novigo kaj Kunlaboro kaj aliaj rimedoj akcelos kunligon de afrika eduk-sistemo kun postulo de laborforta merkato. Ĉinaj kompanioj kreis en Afriko vastan soci-profiton, kio helpas kulturi novigan kapablon de lokaj komunumoj, krei laborpostenojn por afrika junularo kaj mildigi malriĉecon de Afriko.


    Odusola diris, ke Ĉinio havas merkaton kaj teknikon, kiujn bezonas Afriko, kaj povas doni al ĝi financan subtenon. Per tio, Ĉinio kaj Afriko povas atingi reciprokan profiton kaj kungajnon. Li diris, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo" havas gravan signifon por plifortigi interligon kaj interkomunikadon inter regionoj kaj antaŭenigi la ĉiuflankan strategian kunlaboran partnerecon inter Ĉinio kaj Afriko.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments