El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinoj celebras la Nacian Tagon, kaj kion vi faras dum via Nacia Tago?

| 2018-09-30
Bookmark and Share

    La Nacia Tago de Ĉinio estas en la 1-a de oktobro. Ĉi-jare estas la 69-a datreveno post fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Ĉu vi scias kion ĉinoj faras dum la festo?  


    · En ĉiu kvina aŭ deka datreveno okazas celebr-ceremonio kaj militista parado kun malsama grandskalo.


    · Estas granda florbedo meze de Tian'anmen-placo.



    · Ĉiujare homoj el diversaj regionoj kolektiĝas sur Tian'anmen-placo por spekti la flaghisadon.



    · Oni rekuniĝas en hejmo aŭ vojaĝas dum la ferio.


    · Estas vesperkunveno kaj aliaj celebr-aktivecoj.


    · Kompanioj, lernejoj aŭ publikaj organizoj okazigas konkurson pri patriotaj kantoj.


    · Oni pendigas lanternojn aŭ sloganojn kun vortoj "celebrado de la Nacia Tago".




    · Sur placoj estas miniaturaj envazaj pejzaĝoj kaj hidrogenaj balonoj kun sloganoj. 


    · Ekspresaj aŭtovojoj estas senpagaj dum la ferio.


    · Oni havas sep liberajn tagojn, kaj la ferio estas nomata kiel ora semajno. Ĉar multegaj homoj volas reveni hejme aŭ vojaĝi dum la ferio, ili devas aĉeti trajnbiletojn eĉ unu monaton antaŭ la ferio. Lastjare dum la ferio 705 milionoj da homoj/fojoj vojaĝis enlande, kaj multaj aliaj eksterlanden. 


    · Havante sufiĉan liberan tempon, multaj homoj geedziĝas dum la ferio.



    Kion vi faras dum la Nacia Tago en via lando?


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments