El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eksa usona ambasadoro en Vjetnamio: La sukceso de Ĉinio ankaŭ estas sukceso de la mondo

| 2018-10-08
Bookmark and Share


    De novembro 2001 ĝis septembro 2004, Raymond F. Burghardt estis usona ambasadoro en Vjetnamio. Pri la reformo kaj pordmalfermo de Vjetnamio, li diris, ke komence Vjetnamio lernis de Ĉinio, kaj ĝia disvolva vojo estis tre simila al tiu de Ĉinio. Laŭ ĉina maniero, Vjetnamio malfermis ekonomion, enkondukis eksterlandan investon, malfermis privatajn kompaniojn kaj establis merkaton de akcio. 


    Burghardt ankaŭ havas bonan rilaton kun Ĉinio. En 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, li laboris en usona ambasadorejo en Pekino kaj Ŝanhajo kaj en usona konsulejo en Ĉinio. Oni povas diri, ke li estas atestanto de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio.


    Parolante pri atingoj de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, Burghardt opinias, ke la plej brila estas ekonomia rezulto. Ĉinio malfermis sian merkaton, faris komercon kaj investon kun aliaj landoj, atingis grandegan sukceson en ekonomio kaj nuntempe ĝi ludas gravan rolon por disvolvado de la monda ekonomio. La sukceso de reformo kaj pordmalfermo ne nur estas sukceso de Ĉinio, sed ankaŭ tiu de la mondo, aliaj landoj profitis de ĉinaj atingoj.  


    Inter diversaj atingoj tio, kio donis al li plej profundan impreson, estas ke ĉinoj havas pli da rajtoj por memelektado. En 1970-aj jaroj, kiam li unuafoje kontaktis ĉinojn, iliaj laborpostenoj estis distribuataj de la ŝtato. Nun, ĉinoj povas libere elekti vivlokon kaj laboron. “Tio ne estas vaste atentata kiel ekonomiaj rezultoj, tamen laŭ mi tio ankaŭ estas grava progreso kaj estas fierinda por ĉinoj”, diris Burghardt.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments