Mi kaj Ĉinio -- 1984, aparta Ĉinio

| 2018-10-08
Bookmark and Share



Dashan aŭ Mark Rowswell estas kanadano, kiu estas tre fama en Ĉinio pro tio, ke de preskaŭ tridek jaroj li rakontas ĉinajn humurajn dialogojn. Unu el la "ridpunktoj", kiujn li ŝatas utiligi en sia rakontado estas jena: "Mi tre ŝatas junajn ĉinojn, kiuj naskiĝis en la 1990-aj jaroj ĉar mi povas diri al ili: mi venis al Ĉinio pli frue ol vi!" 


Foje la saman senton ankaŭ mi havas. Por la unua fojo mi vizitis Ĉinion en 1984. Tio signifas, ke la beboj kiuj naskiĝis en tiu jaro jam fariĝis aŭ baldaŭ fariĝos 34-jaraj! Tiam nur kelkaj jaroj estis pasintaj post la lanĉo de reformo kaj pordomalfermo, kaj Ĉinio tute ne estis tia kia ĝi nun estas. 


En la fino de septembro tiujare mi venis al Ĉinio kiel membro de grandega delegacio konsistanta el 3000 japanaj gejunuloj invitiaj de la ĉina registaro. La delegacio estis tiom granda ke oni dividis ĝin en tri grupojn, sed la grupoj tiel dividitaj ankoraŭ estis grandegaj: ĉiu grupo konsistis el ĉirkaŭ 1000 personoj. En unu el tiuj grandaj grupoj sin kaŝis grupeto de kvin esperantistaj reprezentantoj kaj mi estis unu el ili. Dum dek tagoj nia esperantista grupo, kune kun aliaj grupoj, unue vizitis Ŝanhajon, poste Hangzhou kaj fine Pekinon. Aliaj du grupoj havis malsamajn itinerojn sed la fina celo estis komuna: Pekino. 


Jen mi havas ion de tiu tempo. Tiuj paperpecoj per sia nura ekzisto atestas la ŝanĝiĝon de Ĉinio okazintan intertempe. Tiuj ĉi estas tiel nomataj "konverteblaj monbiletoj", monbiletoj speciale por eksterlandanoj. En la fino de la 1970-aj jaroj pro la komenciĝo de reformo kaj pordomalfermo komencis viziti la landon pli kaj pli multe da eksterlandanoj, kaj ekestis nececo zorge regi la envenon de eksterlandaj valutoj en Ĉinion ĉar la lando siatempe estis ekonomie ne tre forta. Tio eble estas malfacile kredebla por la nuntempaj ĉinaj gejunuloj, kiuj scias nur la ekonomie fortan Ĉinion. 


En tiu epoko eksterlandanoj, kiuj venis al Ĉinio, povis ŝanĝi eksterlandajn valutojn nur kontraŭ tiuj ĉi biletoj. Ili ne povis ricevi juanojn, kiujn ordinaraj ĉinoj uzis! Kaj tiuj specialaj monbiletoj estis uzeblaj nur en hoteloj kaj vendejoj por eksterlandanoj. La decido emisii tiujn monbiletojn estis farita en 1979, do ĝuste en la jaro kiam oni lanĉis la politikon de reformo kaj pordomalfermo. Ili komencis cirkuli en aprilo 1980 kaj estis uzata ĝis la abolo en januaro 1995. Do tiuj monbiletoj estas memoraĵo de la transira epoko dum kiu reformo kaj pordomalfermo estis iom post iom efektivigata. Ni ne povas ne miri pri la rapigeda paso de la tempo, se ni konsciiĝas ke nuntempe ĉinoj pli kaj pli malmulte uzas palpeblajn monbiletojn kaj monerojn entute, kiujn laŭgrade anstataŭas pagado per saĝtelefono! Sed pri tio mi parolos en la tria filmeto de tiu ĉi serio,


Nu, nun mi revenu al la temo de mia unua vizito al Ĉinio. Ĉarla itinero de nia grupo komenciĝis en Ŝanhajo, tiu ĉi urbo fariĝis la unua eksterlanda urbo vizitita de mi. Siatempe mi sentis, ke la urbo ne estas tiom moderna, kvankam en la moderna historio de la lando ĝi ĉiam estis plej varsajne la plej moderna, eĉ avangarda urbo. Nur en la lasta jaro post 33-jara intervalo mi denove vizitis Ŝanhajon kaj trovis la urbegon nun komplete ŝanĝiĝinta: ĝi fariĝis supermoderna eĉ laŭ la plej severa kriterioj! Sed malgraŭ tia grandega ŝanĝiĝo la fama riverbordo Waitan, iama financa centro de koncesiaj kvartaloj, ankoraŭ retenis iaman etoson kaj konsciigis al mi, ke antaŭ tri jardekoj mi estis ĉe la sama loko. La etoso fakte retroiras al la epoko antaŭ la dua mondmilito. 


(Usui Hiroyuki)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments