El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usonaj politikistoj kaj komercistoj esperas, ke Usono kaj Ĉinio tenos kungajnajn rilatojn

| 2018-10-12
Bookmark and Share

    Ĉi-jare estas la 80a jubileo de eldono de la libro Red Star over China, verkita de usona verkisto kaj ĵurnalisto Edgar Snow. Lastatempe la 18a Simpozio pri Edgar Snow okazis en Kansasurbo de Misurio, la hejmloko de Snow.


    En la simpozio fakuloj, kleruloj, reprezentantoj el entreprenoj kaj registaraj oficialuloj de Ĉinio kaj Usono interŝanĝis opiniojn pri usona-ĉinaj rilatoj kaj komerco, kaj la ĝeneralaj voĉoj el usonaj ĉeestantoj estas pri atendo al kungajnaj rilatoj inter la du landoj.


Jeff Colyer, ŝtatestro de Kansaso


    Jeff Colyer, ŝtatestro de Kansaso, diris, ke en pluraj jaroj, krom daŭra disvolvado de komerco, Kansaso tenis bonajn rilatojn kun Ĉinio en edukado kaj kulturo. Li esperas, ke la du landoj trovos solvon por la komerca demando inter si kaj realigi kungajnon.


Narbeli Calindo, sekci-direktoro pri internaciaj aferoj de Ekonomi-Disvolva Organizo de Kansasurbo


    Narbeli Calindo, sekci-direktoro pri internaciaj aferoj de Ekonomi-Disvolva Organizo de Kansasurbo, diris: "Mi pensas, ke alfronte necertecon, iuj firmaoj malrapidigos siajn paŝojn fari decidojn, tamen niaj lokaj registaroj subtenos plu interŝanĝojn kun Ĉinio, ekzemple per la simpozio hodiaŭa. Mi ne pensas, ke en Misurio firmaoj ĉesigos komercadon kun Ĉinio."


Nancy Hill, prezidanto de Memoriga Fonduso de Edgar Snow


    Nancy Hill, prezidanto de Memoriga Fonduso de Edgar Snow, diris: "Usono kaj Ĉinio estas du fortaj landoj. Ni havas malsamojn en ideologio, penso kaj aliaj flankoj. La plej grave estas kiel esprimi la malsamajn opiniojn kaj daŭrigi kunlaboron por gajni komunan profiton."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments