Ĉielismo: Du gravaj kunvenoj atendas vin en Ĉinio!

| 2018-10-12
Bookmark and Share


    Ĉina esperantisto Wang Tianyi (Ĉielismo) estas prezidanto de la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF). Dum multaj jaroj, li praktikas la internacian lingvon en la kampon de internacia komercado. Ĉi-foje, kiam li venis al Pekino por ĉeesti en la Ĉina Internacia Juvela Foiro (China International Jewelry Fair 2018), El Popola Ĉinio intervjuis lin.


    Mi opinias ke la plej grava tasko estos organizi la 2-an Komunan Konferencon de IKEF antaŭ okazo de la 1-a Internacia Importa Foiro en Ŝanhajo. Ĉar vi scias, ke ĉina prezidanto Xi alvokas ĉijaran okazigon de grava historia importa foiro en Ŝanhajo, kaj ni volas kunlabori kun nia registaro: antaŭ la foiro ni organizos nian jarkunvenon kaj ankaŭ la 2-an Komunan Konferencon de IKEF. Nuntempe ni jam preparas la laboron, kaj iuj landaj esperantistoj kiel koreaj, japanaj, ankaŭ brazilaj, polaj kaj iranaj, volas partopreni la Ĉinan Internacian Importan Foiron en Ŝanhajo, kaj ankaŭ samtempe volas partopreni en nia jarkunveno kaj la 2-a Komuna Konferenco de IKEF.


    La Ĉina Internacia Importa Foiro okazos de la 5-a ĝis la 10-a de novembro 2018, kaj nia jarkunveno okazos ĉirkaŭ la 3-a ĝis la 4-a de novembro en Cangzhou, ĉar la urbo Changzhou estas proksime al Ŝanhajo, ĉar ni ĉiam volas kunlabori kun la ĉina grava evento.


    Nia kunveno estas komercista kunveno, kaj ni ĉefe diskutos pri kiel ni povas uzi esperanton por internacia komerco. Kaj ankaŭ ĉi tiu ŝtata nacia foiro en Ŝanhajo havas saman temon, por tio ni jam propagandis al eksterlandaj IKEF-anoj pri la ĉina kunveno: ni volas la du gravajn kunvenojn unu post alia.


    Ĉinio havas pacon, viglecon kaj esperon. Ĉar la ĉina gvidanto kaj la ĉina komunista partio bone gvidas nian popolon kaj ankaŭ nian landon. Nia lando estas trankvila, paca kaj tre aktiva en internacia vivo. Tiel mi opinias ke nia Ĉinio havas pacon, viglecon kaj esperon.


    Estas tiel, la ĉina politiko, alvoko de Xi Jinping, fakte donas al ni kaj ankaŭ al Esperanto grandan ŝancon. Ĝuste pro tio mi iom atendas la komercon, kun silkvojaj landoj. Ekzemple lastjare mi ĉefe kunlaboris kun Uzbekio kaj ankaŭ Irano, la du landoj estas gravaj landoj sur la Silka Vojo. Kaj tio donis al ni pli vastan, pli grandan ŝancon, por Esperanto kaj ankaŭ por mi, por mia komerca vivo.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments