El Popola Ĉinio>Esperantujo>

Mirinda milmejla galerio

| 2018-10-17
Bookmark and Share


    Antaŭ tri tagoj mi revenis de Tibeto. La grandioza beleco de Tibeto ankoraŭ restas en mia memoro. Vole-nevole mi devas prezenti al vi la belan Tibeton.


    La mistero de Tibeto donas al mi iluzion. Do mi erare pensis, ke la beleco de Tibeto estas nur la Palaco Potala (mi estas nur dommastrino kun malmulte da scioj).



    Kion vi devas fari por akiri sukceson, se vi havas malfacilon ĉe la komenco. Se vi volas ĝui la naturajn pejzaĝojn de la altebenaĵo Qinghai-Tibeta, vi devas atingi la jenajn tri bazajn kondiĉojn.


    1. Vi devas esti kapabla almenaŭ toleri malsanon pro alteco. La averaĝa altitudo de la altebenaĵo Qinghai-Tibeta estas ĉirkaŭ kvin mil metroj. Iuj ne povas elteni tiun altecon.


    2. Vi povas elteni la temperaturan diferencon de 18 gradoj. En Tibeto estas malvarma en mateno kaj vespero, kaj varmega tagmeze. Vi devas atenti la malvarmecon sur la altebenaĵo, ĉar tiea malvarmego estas tre severa por homoj.


    3. La vojoj sur la altebenaĵo estas tre malglataj. Vi estas postulata uzi sekurzonon.


    Mi vojaĝis tra Tibeto dum unu monato. Ĝi donis al mi jenan impreson: mirinda milmejla galerio!


    Tio, kion vi vidos, estas nekredeble bela: grandioza, tridimensia kaj mirinda bildo. La plej viva beleco estas vera.


    Mi ankaŭ vidis, ke tibetanoj havas feliĉan vivon. Kaj en la salono de ĉiu familio pendas portreto de prezidanto Xi Jinping.


    Se mi estus komponisto, mi verkus kanton por prilaŭdi Tibeton, kiu profunde enradikiĝas en la koroj de homoj.



    La beleco de Tibeto altiras multajn homojn por vojaĝi almenaŭ dufoje. Ĉar naturo estas la riĉa paletro de la galerio en Tibeto. Ĉiu sezono havas sian belecon.


    Se vi volas vojaĝi al Tibeto malaltkoste kaj praktike, mia rekomendo estas: vojaĝu per trajno!


    Ĉar la Qinghai-Tibeta Fervojo estas konstruita apud la galerio, vi ne bezonos resti en hotelo por vidi la scenojn laŭ la fervojo. 


Verkis Harpina

La 13-an de oktobro 2018


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments