El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉu vi scias kio estas la plej granda eksponaĵo en la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio?

| 2018-10-18
Bookmark and Share


    En la 15-a de oktobro, oni komencis aranĝi la plej grandan eksponaĵon en la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio okazonta en Ŝanhajo. Ĝi, transportita per 12 specialaj kamionoj, okupas areon de 200 kvadrataj metroj, kaj dum la ekspozicio estos prezentita nur 90% de ĝia tuto.



    Ĝi estas Taŭro-frezmaŝino, granda maŝino por industria produktado, kiu pezas 200 tunojn. La eksponaĵo Taurus estas farita de germana kompanio Waderich Coburg. Ĝi havas altan precizecon de 4 mikrometroj en prilaborado kaj estas la monde plej bona frezmaŝino. 





    La eksponejo en Ŝanhajo altas 32 metrojn kaj povas elteni la pezon de 5 tunoj po ĉiu kvadrata metro. Do, granda maŝino povas esti enmetita kaj sekure resti tie. Post la inaŭguro de la ekspozicio, tiu maŝino surloke faros prezentadon pri sia funkciado, kio ĝuigos la okulojn de la vizitantoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments