El Popola Ĉinio>头条新闻>

Niponioj el Ĉinio fariĝis "novaj kurieroj" de ĉina-japana amikeco

| 2018-10-22
Bookmark and Share


    La 17an de oktobro, du niponioj de Ĉinio atingis Sadan flughavenon en la gubernio Niigata, Japanio. Poste ili estis transportitaj al la Protekta Centro de Niponioj en Sado. Tio estas la dua fojo, ke Ĉinio donis niponiojn al Japanio post 11 jaroj ekde 2007.


La 17an de oktobro, niponioj de Ĉinio atingis Narita-an Flughavenon de Japanio.





Laborantoj ekzamenas la korpon de niponio.


    Dum la periodo 1603-1867 niponioj vaste vivis en Japanio. Tamen, pro ĉasado, ekonomia disvolviĝo kaj trouzo de pesticidoj, niponioj preskaŭ malaperis. En 2003, la lasta japan-devena niponio mortis, kaj niponio ne plu estis trovebla en japana teritorio.


    La kunlaboro inter Japanio kaj Ĉinio por protekti niponion komenciĝis en 1980aj jaroj. Ĉinio transdonis kvin niponiojn al Japanio por rekonstrui ilian komunumon. La japanaj registaro kaj socio subtenas la protektadon de niponioj en Ĉinio. Nuntempe, ĉiuj niponioj en Japanio estas idoj de ĉinaj niponioj. Entute vivas en Japanio ĉirkaŭ 550 niponioj, 372 el ili libere vivas en la naturo, plejparto de ili sur la insulo Sado.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments