Ekster la urbo: la mirindaj pejzaĝoj apud Pekino
Post alkutimiĝi al Pekino kaj altigi iomete mian regon de la ĉina lingvo, mi nun kapablas per mi mem esplori pri lokoj vizitendaj kaj ilin atingi per buso. Promeni en arbaroj ekster la urbo, speciale en la okcidenta montaro, fariĝis mia plej ŝatata aktivaĵo, kiun mi faras ĉiusabate.
Rivero fluas inter montaro kaj kreas belegajn pejzaĝojn en Mentougou-distrikto
Mapaj apoj, kiel Baidu-Mapo kaj Amapo, estas ege utilaj por mi, ĉar ofte la vojaĝo ne nepre okazos kiel planite, kaj per tiuj apoj oni povas facile trovi la plej konvenan buslinion por reveni hejmen. Cetere mi ĉiam kunportas porteblan reŝarĝilon por mia telefono, por certiĝi ke kaze de urĝaĵo mi povos peti ies helpon aŭ voki taksion, sed ĝis nun la maksimumo kiun mi bezonis estis ŝanĝi mian itineron kaj elekti alian buslinion.
Unu grava atentigo al eksterlandanoj estas tio, ke ene de buso estas mapo de la bus-stacioj en la ĉina kaj ankaŭ en pinyin, kaj ene de la urbo ĉiu bushaltejo havas sian nomon skribitan ankaŭ en pinyin. Ekster la urbo, tamen, tio ŝanĝiĝas: nomoj de bushaltejoj estas nur en la ĉina. Mi malofte kapablas identigi ĉiujn signojn en nomo de bushaltejo, sed mi kapablas identigi kelkajn, kaj tio sufiĉas por mia orientiĝo, ekzemple, mi vidas ke la lasta haltejo havas la signon 家 (jia) en la mezo kaj la sekva finiĝas per 口 (kou), tio sufiĉas por mia orientiĝo en buslinio, kaj samtempe mi profitas la tempon en buso por lerni novajn ĉinajn signojn.
Bushaltejo ĉe vilaĝo apud Tianmenshan: la nomo de la haltejo estas skribita en ruĝa koloro, sen pinyin-versio
Mia unua sola promeno al iom fora loko estis al Tianmenshan (ĉielpordega monto), arbarparko en la distrikto Mentougou. Por ĝin atingi mi uzis Rapidtrafikan Buslinion 4 ĝis haltejo apud stacio de metroa linio S1, la unua magleva linio de Pekino. El tie eblas rekte preni buson kaj fari longan busvojaĝon kun pluraj haltejoj, aŭ sperti vojaĝon per maglevo ĝis la lasta haltejo kaj el tie preni buson. Mi provis ambaŭ vojojn kaj konstatis, ke ĉirkaŭ la busvojo estas magazenoj, butikoj, hoteloj, eblas vidi multajn homojn surstrate, tamen la maglevo transiras novan parton de la urbo, kie oni vidas konstruadon de multaj novaj konstruaĵoj, nur kelkaj estas jam loĝataj, sed mi miris pri kiom rapide la urbo kreskas.
Estas nur unu buslinio al Tianmenshan, kaj ĝi haltas ĉe vilaĝo, el kie oni devas piediri ĉirkaŭ du kilometrojn ĝis la monto, kie efektive komenciĝas la promenado. La vilaĝo estas agrabla, tie vivas ĉefe maljunuloj kaj kamparanoj, homoj tie plantas legomojn kaj kreskaĵojn, kaj eblas ilin aĉeti freŝaj. Paro, kiu prizorgas lokan vendejon, estas tre afabla. Ilia vendejo estas la lasta antaŭ la monto, post ĝi ne plu eblas aĉeti akvon nek manĝaĵon.
Mi dum suprenirado al la ĉiela pordego
La pado sur Tianmenshan estas ĉirkaŭita de belega naturo. Tie abundas lacertetoj, kiuj kuras kiam ni alproksimiĝas, kaj rigardante al la ĉirkaŭaĵo oni ne plu sentas sin en Pekino, ĉar ĉie videblas nur montaro en malsamaj tonoj de verdo kaj bluo. Alvenonte al la pinto, mi subite aŭdis budhismajn ĉantojn kaj pensis ke eble estas templo tie, sed ne, la nomo Tianmenshan estas pro tio, ke ĉe la pinto de tiu monto estas groto, kiu aspektas kiel pordego. Tie estas bildo de Budho kaj tagnokte aŭdiĝas ĉantojn el sonskatolo kaŝita en la roko. El tiu ĉiela pordego oni vidas mirindan pejzaĝon, kaj la vojo daŭras, sur la monto, ĝis reveno al la komenca punkto.
Arboj tie estas malaltaj kaj ne faras ombron, do gravas halti iomete sub la ĉinaj pavilonoj enmetitaj sur la vojo por ripozo de promenantoj. Okaze de mia unua fojo tie, mi restis sola dum la tuta promenado, sed en mia dua fojo mi trovis kelkajn grupojn promenantaj tie. Iel ajn, ĝi estas la plej trankvila loko en Pekino, kie mi restas plejparton de la tempo tutsola en arbaro.
Sur la pinto de Tianmenshan, oni povas ĝui tiun pejzaĝon trans la ĉiela pordego: jen belega kaj malmulte konata parto de Pekino
Mentougou fariĝas mia plej ŝatata distrikto pro ĝiaj belaj naturvidindaĵoj. Eble mi ŝanĝos mian opinion post pli bone koni aliajn lokojn de Pekino, sed antaŭ ne longe mi vizitis alian belan arbarparkon en tiu distrikto: Shibatai, kiu estas la plej fora ĝis nun atingita de mi per publika transporto. Bedaŭrinde la lasta buso el tie ekiras je la 16-a horo el la unua haltejo, tiel ke mi ne povis resti tie dum longa tempo kaj ne iris ĝis la fino de la vojo: tie estas tri akvofaloj kaj dek ok lokoj, kie eblas baniĝi en la akvo, kiu estas la plej pura (kaj ankaŭ malvarma) ĝis nun trovita de mi en Pekino.
En Shibatai troviĝas mirindaj pejzaĝoj de montaroj, kanjonoj, rivero kaj mezozoikaj rokoj. Survoje mi vidis vilaĝojn, fruktbienojn kaj aliajn naturvidindaĵojn, kiujn mi volas viziti en alia momento. Ĉe la enirejo de la parko mi aĉetis freŝajn legomojn kontraŭ bona prezo (rekte el la farmisto) antaŭ ol komenci mian longan vojaĝon hejmen.
La unua el la tri akvofaloj en Shibatai (fakte mi vidis ankoraŭ alian, kiu troviĝas meze de arbaro, for de la vojo)
Alia fora loko vizitita de mi, tiu en Fengtai-distrikto, estas Qinglong-lago, kromnomita "Pekina plaĝo", ĉar efektive tie estas plaĝo, simila al tiuj en marbordo. Tiu parko ne estas for de la urbo, sed ja tre for de la urbocentro, sed ĝi havas bonegan infrastrukturon, kun restoracio, ludiloj por infanoj, vendejoj kaj servoj kiel luado de boatoj, bicikloj kaj elektraj veturiloj. Tiu loko estas rekomendinda por familio, por unuopulo ne estas vere interesa, sed ĉar tiutage mi pigris prepari sandviĉojn por kunporti en mia dorsosako, mi preferis iri al loko kie mi povus aĉeti tagmanĝon. Ilia restoracio, tamen, ne havas menuon kun fotoj de la pladoj, nur liston kun skribaĵoj en la ĉina lingvo. Bonŝance mi sukcesis rekoni la nomojn de du pladoj de mi ŝatataj, kiujn mi manĝis ĝis satiĝo. Apud la plaĝo eblas aĉeti manĝetojn.
Qinglong-lago: la pekina plaĝo
En tiu loko oni planis konstrui feriejon por turistoj, kiuj povus boatumi en la lago kaj ĝui la belajn pejzaĝojn ĉirkaŭe. Oni komencis konstrui la feriejon, kiu havus artefaritan plaĝon, naĝejon, lagojn kaj diversajn strukturojn por ripozo, amuziĝo kaj sportoj, sed en iu momento oni rimarkis, ke la antaŭvidita profito estus troiga kaj la konstruado ĉesis. Poste la loko estis transformita en parko por servi la popolon, kaj parto de la infrastrukturo origine kreita por la feriejo estas utila por la parko. Apud la plaĝo estas tri lagetoj, kiuj laŭplane fariĝus naĝejojn malsame profundajn: en la unua homoj povas baniĝi, en la aliaj du eblas promeni per boatoj. Tiu parko povus allogi pliajn turistojn, se ĝi estus pli facile alirebla (la plej proksima bushaltejo estas iom for de ĝi) kaj renovigita.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat