El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio planas lanĉi “artefaritan lunon” por anstataŭigi stratajn lanternojn

| 2018-10-22
Bookmark and Share


    En la urbo Chengdu, Ĉinio, oni planas lanĉi“artefaritan lunon”en 2020, por reflekti sunlumon de la spaco al la tero, kaj anstataŭigi stratajn lanternojn en la urbo.


    Tiel nomata“artefarita luno” fakte estas artefarita satelito, kiu povas lumigi areon kun diametro inter 10 kaj 80 kilometroj. Direktoro de la Instituto pri Sistema Teorio en la nova distrikto Tianfu de Chengdu, Wu Chunfeng diris, ke la lumeco de “artefarita luno”estos okoblo de tiu de la reala luno. Rilata eksperimento jam komenciĝis antaŭ kelkaj jaroj, kaj nun la tekniko estas matura.


    La surfaco de la“artefarita luno”havas ŝmiraĵon, kiu povas reflekti sunlumon samkiel tabulo de sunpanelo. Per ĝustigo de la tabulo, la lumo povas precize koncentriĝi en iu punkto.


    Chengdu esperas ŝpari lumigan elspezon per la“artefarita luno”, kaj samtempe kreskigi turismon. 


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments