El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prezidanto de Brit-Ĉina Komerca Asocio: Ni certe partoprenos en la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio!

| 2018-10-24
Bookmark and Share


    Lordo James Sasson, prezidanto de Brit-Ĉina Komerca Asocio, estis intervjuita pri la demando ĉu britaj firmaoj partoprenos en la 1-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio inaŭgurota en la 5-a de novembro en Ŝanhajo. Li diris, ke Britio ĝojas pro la ŝanco alportota de la ekspozicio. Li diris: "Ni ne atentas kion faris Ĉinio kiel disvolviĝanta lando, sed la fakton, ke la lando havas 430 milionojn da mezklasa konsumantaro. Ili atendas britajn kaj alilandajn produktaĵojn kaj servojn de la tuta mondo. Cetere, tiu nombro grandiĝos al 750 milionoj en la venontaj kelkaj jaroj. Tio estas granda ŝanco por britaj firmaoj. Tiuj produktaĵoj, kiujn ni prezentos en la ekspozicio, certe estos ŝatataj de ĉinaj konsumantoj." 


    La lordo diris, ke la asocio aktive organizas siajn membrojn por la partopreno. Ili tre ĝojas por prezenti siajn produktaĵojn en la ekspozicio. Ankaŭ la brita registaro subtenas ilin. Liam Fox, ŝtata sekretario pri internacia komerco de Britio, jam konfirmis sian ĉeeston al la ekspozicio. Do, la registaro kaj  firmaoj jam promesis prezenti siajn plej bonajn produktaĵojn. Aŭtomobiloj, turismaj servoj, medicino kaj sanigo, kreiva industrio... multe da britaj produktaĵoj estos montrataj en la ekspozicio. James Sasson diris: "Ni certe ĉeestos la inaŭguron de la ekspozicio en la 5-a de novembro!"


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments