El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Fondiĝis Esperanto-konsilio en Zaozhuang-a Universitato

| 2018-10-24
Bookmark and Share


La 18-an de oktobro en la Zaozhuang-a Universitato okazis ceremonio por festi la fondiĝon de Esperanto-konsilio de la universitato kaj funkciiĝon de la unua klaso de Esperanto-fako. En ĝi partoprenis gvidantoj de Ĉina Esperanto-Ligo kaj El Popola Ĉinio,  kaj ankaŭ gvidantoj, instruistoj kaj lernantoj de Zaozhuang-a Universitato. Post longa preparo, la Esperanto-fako finfine estis sukcese lanĉita en la universitato. Dum la sekvaj 4 jaroj, la 25 lernantoj lernos Esperanton, la anglan lingvon kaj aliajn fakajn kaj fundamentajn sciojn. Prof-ro Li Weilun, emerita profesoro de la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato estas invitita kiel instruisto pri gramatiko kaj fonetiko por la unua semestro. 



En la kunveno fondiĝis la Esperanto-konsilio konsistanta el 20 anoj el la universitato, esperanto-asocioj kaj fakaj organizoj de Esperanto, nome Ĉina Esperanto-Ligo, El Popola Ĉinio kaj Ĉina Radio Internacia. La konsilio estas gvidata de s-ro Chen Haosu, honora prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, kiu laboras por esplori kaj antaŭenpuŝi la lernigon de Esperanto por la sekvaj jaroj en la universitato. Laŭplane la lernantoj diplomiĝos en la jaro 2021. 


En la sama ceremonio s-ino Chen Shi, direktoro de El Popola Ĉinio, kaj Li Dong, direktoro de Zaozhuang-a Universitato, subskribis Kunlaboran Interkonsenton pri Eldonado. Tio signifas, ke la du organizoj pliprofundigos siajn kunlaborojn en eldona kampo.


(Chen Ji) 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments