El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kion oni povas aĉeti en Ĉina Internacia Importa Ekspozicio?

| 2018-10-25
Bookmark and Share


La 5an de novembro en Nacia Konferenca kaj Ekspozicia Centro de Ŝanhajo inaŭguriĝos la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Dume partoprenantoj prezentos pli ol cent novajn produktojn kaj teknikojn, kaj multaj produktoj tie debutos, ekzemple pianoj el la germana kompanio Steinway&Sons, mastrumaj aparatoj el la usona kompanio Whirlpool, kaj ludbrikoj el la dana kompanio LEGO. Preskaŭ ĉiuj aŭtomarkoj estos troveblaj en la ekspozicio.



Estos diversaj nutraĵoj: laktaĵo el Francio kaj Nederlando, viandaĵo el Brazilo, bombono el Sud-Koreio, pulvorigita lakto el Aŭstralio... Dogano kaj aliaj ĉinaj departementoj havas rimedojn pri eniro en Ĉinion, ekzameno kaj kvaranteno por faciligi prezenton de eksterlandaj komercistoj en Ŝanhajo kaj aĉetadon de ĉinaj komercistoj en la ekspozicio.


Korsiko ne estas fremda por multaj homoj. Ĝi estas regiono riĉa je vino, biero, fromaĝo kaj aliaj frandaĵoj, tamen malmultaj produktoj el Korsiko troviĝas en la ĉina merkato. Bertrand Mulot, delegito el Ĉambro de Industrio kaj Komerco de Korsiko, diris: "Ni organizis 30 konatajn lokajn firmaojn por la ekspozicio, ĉefe pri biero kaj vino. Ili neniam eniris en la ĉinan merkaton."


Oni povas aĉeti ankaŭ pulvorigitan lakton el Aŭstralio. Walter Munro, estro pri merkato de aŭstralia laktaĵ-kompanio Golden Koala, diris, ke lia kompanio vendas pulvorigitan lakton por beboj kaj plenkreskuloj, kunkreman kaj senkreman sekigitan lakton. "Ni debutos aliajn produktojn. Ni esperas, ke ĉinaj konsumantoj spertos niajn plej novajn produktojn pere de la ekspozicio."


La ekspozicio estos dividita en sep partojn: komercaj servoj, aŭtoj, intelektaj kaj altnivelaj ekipaĵoj, elektronikaj kaj mastrumaj maŝinoj, vestoj kaj ĉiutagaj necesaĵoj, medicinaj aparatoj kaj medikamentoj, nutraĵoj kaj agrikulturaj produktoj.


Donitaĵoj montras, ke 160 mil ĉinaj aĉetistoj aĉetos en la ekspozicio, kaj tio superis la prognozon de la organizanto. Yu Jing, departement-estro pri importado de la superbazaro Centurymart, esperas, ke ili povos aĉeti konatajn produktojn kun konkurenciva prezo el originaj produktlokoj. "Ĉinaj konsumantoj povas aĉeti plej bonajn importaĵojn enlande," tio estas ankaŭ espero de multaj ĉinaj aĉetistoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments