El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japana amaskomunikilo: Ĉinio eble iĝos la monde plej granda importanto de natura gaso

| 2018-10-25
Bookmark and Share


La 14-an de oktobro, retejo de la japana amaskomunikilo Nikkei Asia Review raportis, ke kresko de ĉina importado de natura gaso altigis prezon de likvigita naturgaso en Azio: inter julio kaj decembro pasintjare la prezo de likvigita naturgaso duobliĝis de 5,45 usonaj dolaroj po miliono da brita varm-unuo al 11,2 usonaj dolaroj. 


La raporto informis, ke en la unuaj ok monatoj de la kuranta jaro Ĉinio importis 57,18 milionojn da tunoj da natura gaso, kaj Japanio 56,45 milionojn da tunoj. En 2017 Ĉinio superis Korean Respublikon kaj fariĝis la monde dua plej granda importanto de natura gaso.


La raporto konstatis, ke maltrankvilo pri medi-poluado estas ĉefa kialo de ĉina grandigo de importado de natura gaso. Pro severa aerpoluado, Ĉinio rapide anstataŭigas karbon per natura gaso. Tiu lasta estas pli pura kaj ĝia ellaskvanto de karbona dioksido estas duono de tiu de la unua.


Ĉinio importas naturan gason per ŝipoj kaj tuboj. En la pasinta jaro Ĉinio, per ŝipo, importis 38,13 milionojn da likvigita naturgaso, kun kresko de 46% kompare kun la jaro 2016. En 2011, ĉina importkvanto de likvigita naturgaso estis 12 milionoj da tunoj, triono de tiu de la Korea Respubliko. Dum ses jaroj la kvanto triobliĝis.


La raporto rimarkis, ke laŭ la totala kvanto de natura gaso importita de Ĉinio, inkluzive de tiu transportita per tubo, ĉi-jare la lando eble superos Japanion kaj fariĝos la plej granda importanto de natura gaso en la mondo. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments