El Popola Ĉinio>头条新闻>

Asistanto de rusa prezidento: Putin kaj Trump renkontiĝos en Parizo en novembro

| 2018-10-26
Bookmark and Share

Rusa kaj usona prezidentoj renkontiĝas. (dokumenta foto)


La 23-an de oktobro, Yuri Viktorovich Ushakov, asistanto de rusa prezidento Vladimir Putin, deklaris ke Putin kaj usona prezidento Donald Trump renkontiĝos en Parizo en novembro. 


Laŭ raporto de la rusa Novaĵ-Agentejo Rossiya Segodnya, la 23-an de oktobro, Putin intervidiĝis kun John Robert Bolton, asistanto de usona prezidanto pri aferoj de nacia sekureco, kaj la du flankoj konfirmis la aranĝon pri renkontiĝo de la du gvidantoj en Parizo dum la aktivecoj memore al la 100-a datreveno de la fino de la Unua Mondmilito en novembro.


Ushakov rimarkigis, ke kvankam nuntempe estas malfacilaĵoj en rilatoj inter Rusio kaj Usono, la vizito de Bolton evidentigis intencon de la usona registaro fari politikajn dialogojn kun la rusa flanko, kaj Rusio ankaŭ havas la saman volon.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments