El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang kaj Shinzo Abe kunfestis la 40-an datrevenon de subskribo de Traktato de Paco kaj Amikeco inter Ĉinio kaj Japanio

| 2018-10-26
Bookmark and Share


Posttagmeze de la 25-a de oktobro en la Popola Halo de Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj japana ĉefministro Shinzo Abe kune ĉeestis solenaĵon memore al la 40-a datreveno de subskribo de Traktato de Paco kaj Amikeco inter Ĉinio kaj Japanio. Ili ambaŭ faris paroladojn.   


Li Keqiang diris, ke dum la lastaj 40 jaroj, la rilato inter Ĉinio kaj Japanio spertis multajn defiojn, sed paco, amikeco kaj kunlaboro ĉiam estas ĉefaj temoj de la rilato. Okaze de la 40-a datreveno de la traktato, du landoj devas daŭrigi la ĝeneralan direkton de paco, amikeco kaj kunlaboro, aktive konformiĝi al la tendenco de la tempo, kaj kune konstrui pli maturajn, stabilajn, pragmatajn kaj bonajn ĉin-japanajn rilatojn.


Abe rimarkigis, ke la Traktato de Paco kaj Amikeco inter Ĉinio kaj Japanio formulas gravajn principojn pri dulandaj rilatoj kaj gvidis ilian disvolvadon. Ekde la reformo kaj pordmalfermo, Ĉinio akiris  mirindajn sukcesojn, kaj Japanio progresas kune kun la lando. Ambaŭ landoj ludas gravajn rolojn por ekonomia kresko de Azio kaj la mondo. Li esperas, ke ambaŭ flankoj kune klopodos por antaŭenigi daŭran evoluon de la amikaj kunlaboroj inter Japanio kaj Ĉinio, kaj kontribui al la tutmondaj paco kaj prospero.


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments