El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ministro pri financoj de Luksemburgio: Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estos bona ŝanco

| 2018-10-31
Bookmark and Share


Lastatempe, en intervjuo, Pierre Gramegna, ministro pri financoj de Luksemburgio, diris, ke la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio ne nur estas grava aktivado, sed ankaŭ prezentas decidon de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la ĉina registaro pri grandigo de importado. Li diris: "Miaopinie, tio montras ankaŭ, ke Ĉinio kredas ke la internacia komercado kaj ekonomia tutmondigo sub la multflanka komerca sistemo bezonas apertan merkaton, kaj la ĉi-foja ekspozicio estas la plej bona ekzemplo."


Li diris, ke se la komercaj konfliktoj daŭrus, la negocoj inter Eŭropo, Ĉinio kaj Usono malmultiĝos. Kaj la plej bona solvo por tia malfacilo estas pliigi malfermon. "Ĝuste kiel mi diris, Eŭropo kaj Ĉinio devas pliigi pordomalfermon. Ĉinio jam pretas por plua malfermo. Ankaŭ Eŭropo esperas multigi investojn en la lando. Mi sentas, ke ni havas potencialajn povojn en jenaj du flankoj: la unua, ordinara investo; la alia, investo en servoj, precipe financaj servoj. Certe ankaŭ gravas la negocado de varoj. Do, la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estos bona ŝanco por Luksemburgio."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments