El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua ĈIIE: kio malsamas kun aliaj ekspozicioj?

| 2018-11-02
Bookmark and Share


De la 5a ĝis la 10a de novembro, okazos en Ŝanhajo la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). En la 5a, ŝtatgvidantoj, komercistoj kaj respondeculoj de internaciaj organizoj el ĉirkaŭ 150 landoj kaj regionoj partoprenos en la inaŭguro. Temas pri ekspozicio, ni jam konas Mondan Ekspozicion, Kantonan Foiron ktp.. Do, kio malsamas inter ĈIIE kaj aliaj ekspozicioj?


Laŭ organiza formo, ĈIIE estas kaj ekonomia kaj diplomatia evento. Do, troviĝas ŝtataj haloj kaj enterprenaj haloj, kio estas trajto de tiu importa ekspozicio. Samtempe, ĝi estas kunigita kun multaj ekonomiaj kaj komercaj forumoj, kiujn vi povas trakti kiel diplomatiaĵo kaj ŝanco por interŝanĝi ideojn. Dum la ekspozicio okazos ne nur laŭtemaj aktivecoj, sed ankaŭ aliaj aktivecoj rilataj al komerco kaj ekonomio, do ĝi estas kompleksa kun siaj trajtoj. Aliaj ekspozicioj nur estas varmontrado aŭ simpla foiro, ne enhavas tian formon. Vi rimarkos, ke la projekto de ĈIIE havas grandan malsamecon kun tiu de aliaj ekspozicioj kiel Kantona Foiro aŭ ekspozicioj en Frankfurto. Mi opinias, ke tio estas bone projektita konferenca strukturo.


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments