El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eksa franca ĉefministro: Miraklo de Ĉinio devas esti atribuita al pragmata, ampleksa kaj grandioza strategio

| 2018-11-02
Bookmark and Share


La 2an de novembro en Guangzhou inaŭguriĝis Huangpu-a Internacia Forumo de Komercaj Amaskomunikiloj kaj Pensbankoj. En ĝia malfermo, Dominique de Villepin, eksa franca ĉefministro, invitite faris prelegon. Li alte taksis la atingojn de Ĉinio pri reformo kaj pordmalfermo, kaj esprimis sian fidon pri disvolvado de Ĉinio.


Li diris, ke la miraklo de Ĉinio devas esti atribuita al pragmata, ampleksa kaj grandioza strategio, kies klopodo estas interligi Ĉinion kaj la mondon. La malfermo de Ĉinio alportis grandan influon al nacia disvolvado kaj la monda ekonomio: inter la jaroj 1978 kaj 2018 la proporcio de la malneta enlanda produkto de Ĉinio en la monda kreskis de 2% al pli ol 15%, kaj la jara kresko antaŭ 2011 superis pli ol 10%; en tiu periodo ĉina socio multe progresis, 700 milionoj da homoj liberiĝis de malriĉeco kaj mezklasa loĝantaro daŭre multiĝas; modernigo de Ĉinio estas montrata ankaŭ en spaca dispozicio, t.e. urba disvolvado. Nun 60% da ĉinoj loĝas en urboj, kaj en 1980 nur 20%. Guangdong-provinco rapide disvolviĝis pro reformo kaj pordmalfermo, kaj tio estas admirinda.


(Chen Ji raportis el Guangzhou)

Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments