Mi kaj Ĉinio -- Ĉinoj en tiuj jaroj

| 2018-11-02
Bookmark and Share


La unua ĉina esperantisto, kiun ni oficiale renkontis en 1984, estis s-ro Wang Minhao en Ŝanhajo. Se mi bone memoras, nur en la sekva tago ni renkontis s-ron Wang Minhao, kaj tiu renkonto ja okazis en la kadro de oficiala programero por nia tuta delegacio. Poste li kunvokis kelkajn aliajn ŝanhajajn gesamideanoj al la renkontiĝo oficiala okazinta en la parko memore al la granda ĉina verkisto Lusin. Lastatempe mi havis okazon rakonti la ĉi-supran epizodon al s-ro Wang Minhao, kaj aŭdante tion li ridegis kaj diris, ke "tiutempe Ĉinio estis tute alia ol ĝi nun estas". Ni do petu lin paroli pri tiu epoko, kiam reformo kaj pordomalfermo de Ĉinio ĵus komenciĝis. 


Kiel oni scias, Ŝanhajo estas metropolo de la mondo kaj la plej granda urbo en Ĉinio, kun pli ol 29 milionoj da loĝantoj. Ŝanhajo nun klopodas fariĝi internacia ekonomia, financa, marveturada, kaj komerca centro, tamen antaŭ la praktiko de la politiko Reformo kaj Pordmalfermo, ekonomio en Ŝanhajo estis tre malforta kaj tre malfacila. Pri la grandega ŝanĝiĝo de Ŝanhajo, multaj informiloj jam publikigis pli detale, kaj mi volas fari ekzempleron pri la ŝanĝiĝo de mia familio. Eble tio ankaŭ povos montri la ŝanĝiĝon de Ŝanhajo. Antaŭ 40 jaroj, miaj familianoj, kiuj konsistis el kvar generacioj, loĝis en malgranda apartamento kun areo de malpli ol 30 kvadrataj metroj. Miaj familianoj estis mia boavino, mia bopatro, mi kun mia edzino kaj du filinoj. Tiam ni loĝis kune en tiu malgranda loĝejo sen necesejo kaj kuirejo. Kaj nun miaj boavino kaj bopatro jam forpasis, kaj mi kun mia edzino nun loĝas en bona apartamento kun areo de pli ol 80 kvadrataj metroj, kaj miaj du filinoj edziniĝis kaj havas siajn bebojn, infanojn, ĉiu havas sian propran apartamenton, kun areo de pli ol cent kvadrataj metroj. Tio estas la ŝanĝiĝo de loĝejo de ŝanhajano. 


Pri la veturado, transporto, Ŝanhajo ankaŭ havis grandan problemon antaŭ 40 jaroj. Tiam en Ŝanhajo estis tre malfacile veturi per aŭtobusoj, ĉar troviĝis multe da pasaĝeroj kaj malmulte da aŭtobusoj. Kiam mi veturis matene al laborejo kaj post laboro mi veturis al hejmo, estis tre malfacile enaŭtobusiĝi kaj eĉ elaŭtobusiĝi. Tiam, en Ŝanhajo ne troviĝis metroo, kaj ne troviĝis multe da taksioj. Kaj la stratoj estis ne tiom vastaj, kaj pro tio la transporto tiam estis tre malfacila. Estis granda problemo por ŝanhajanoj, ili tre malfacile veturis. Nun en Ŝanhajo troviĝas metroo kun 16 linioj kaj per la metroo estas tre facile atingi ĉiujn lokojn de la urbo. Kaj loĝantoj kaj vojaĝantoj en Ŝanhajo unue prenas la metroon kiel transportilo, tio estas tre facile kaj ĝustatempe. Kaj ni ankaŭ povas tre facile voki taksion. Krome preskaŭ ĉiu familio de Ŝanhajano havas propran aŭton, tio estis neimagebla antaŭ 40 jaroj. Kaj miaj du filinoj ankaŭ havas siajn proprajn aŭtojn kaj nun tre facile veturas en Ŝanhajo.


Pri la komunikilo, antaŭe Ŝanhajo havis grandan problemon antaŭ 40 jaroj. Tiam ordinara Ŝanhajano ne havis telefonon hejme. Ankaŭ telefonlinioj mankis. Mi memoras ke tiam, en oficejo, mi volis kontakti kolegojn aŭ koncernajn entreprenojn, mi longtempe telefonadis, sed ne povis ilin kontakti, ĉar la linio ĉiam estis okupita. Por trovi iun ajn mi devis dum duonhoro telefonadi, tamen fine vane, ne sukcesis. Nun en ĉiuj familioj troviĝas telefono kaj ĉiu Ŝanhajano havas sian propran poŝtelefonon, estas tre facile komunikiĝi. Kaj tiu ĉi komunikilo popularas. Tio ankaŭ ne imageblis antaŭ 40 jaroj en Ŝanhajo. 


Kaj la materialoj en Ŝanhajo nuntempe, en tuta Ĉinio, estas tre riĉaj. Vi povas aĉeti kion ajn vi volas. Troviĝas multe da ĉiovendejoj, markoj kaj ankaŭ magazenoj grandaj. En ĉiuj apartamentaj regionoj oni povas tre facile aĉeti ion ajn, kaj ankaŭ ne bezonas specialan bileton, nur mono sufiĉas. Tiuj grandegaj ŝanĝiĝoj kiuj okazis en Ŝanhajo, ankaŭ okazis en tuta Ĉinio dum pasintaj 40 jaroj.


Nun vi espereble komprenas, ke la politikoj de reformo kaj pordomalfermo certe influis ne nur la urbon Ŝanhajo kaj la tutan ĉinan socion, sed ankaŭ la ĉinan Esperanto-movadon. En la sekva filmeto ni priparolu la kulminan punkton de la ĉina Esperanto-movado en la 1980-aj jaroj. 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments